Salmos 45
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj.
Mia koro pleniĝis per bona temo;
Mi kantos pri reĝo;
Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
2Vi estas la plej bela el la homidoj;
Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
Tial Dio benis vin por ĉiam.
3Zonu vian lumbon per glavo,
Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
4Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero,
Por justeco al la humiluloj;
Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
5Viaj sagoj estas akraj;
Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,
Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
6Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
7Vi amas virton kaj malamas malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
8De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj;
En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
9Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj;
Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
10Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,
Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
11Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,
Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
12Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;
Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
13En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;
El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
14En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;
Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
15Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;
Ili eniras en la palacon de la reĝo.
16Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj;
Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
17Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio;
Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.

¿Sabías que…?
Un Canto de Bodas Real
- El Salmo 45 se presenta como un canto de amor y un Maskil de los hijos de Coré, describiendo una boda real acompañada de arpas, palacios de marfil y vestiduras perfumadas con mirra, áloe y casia.Fuentes: el propio texto bíblico
- La reina es descrita adornada con oro de Ofir, una región célebre en la antigüedad por su oro precioso, cuya ubicación geográfica ha sido situada por traductores y eruditos en Arabia, la India o la península Malaya.Fuentes: el propio texto bíblico · Ophir
- El salmo señala que la hija de Tiro trae presentes al rey, lo que refleja el papel de Tiro como un próspero centro marítimo fenicio cuyos mercaderes navegaban y comerciaban por todo el Mediterráneo.Fuentes: el propio texto bíblico · Tyre
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Tyre · 33.271, 35.196 · versículo 12
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org