Salmos 44
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.
Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni,
Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
2Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis;
Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
3Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron,
Kaj ne ilia brako helpis ilin;
Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo,
Ĉar Vi ilin favoris.
4Vi estas mia Reĝo, ho Dio;
Disponu helpon al Jakob.
5Per Vi ni disbatos niajn malamikojn;
Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
6Ĉar ne mian pafarkon mi fidas,
Mia glavo min ne helpos.
7Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj,
Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
8Dion ni gloros ĉiutage,
Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.
9Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis,
Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
10Vi devigas nin forkuri de nia malamiko,
Ke niaj malamantoj nin prirabu;
11Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn,
Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
12Vi vendis Vian popolon por nenio,
Kaj prenis por ili nenian prezon;
13Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj,
Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
14Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj,
Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
15Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi,
Kaj honto kovras mian vizaĝon,
16Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto,
Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.
17Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis,
Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
18Ne retiriĝis nia koro,
Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
19Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj
Kaj kovris nin per ombro de morto,
20Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio
Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
21Ĉu Dio tion ne trovus?
Li ja scias la sekretojn de la koro.
22Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage;
Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
23Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro?
Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
24Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon,
Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
25Nia animo estas ja ĵetita en la polvon;
Nia korpo kliniĝis al la tero.
26Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

¿Sabías que…?
Un Lamento Comunitario en Tiempos de Derrota
- El Salmo 44 se presenta como un Masquil de los hijos de Coré, una familia levítica vinculada al canto y la liturgia del templo, descendiente del levita Coré mencionado en Éxodo y Números.Fuentes: el propio texto bíblico · Korah (Levite)
- A diferencia de otros lamentos que vinculan las derrotas con la idolatría, la comunidad en el Salmo 44 afirma su fidelidad, sosteniendo que no ha olvidado a Dios ni ha quebrantado Su pacto.Fuentes: el propio texto bíblico
- El salmo contrasta los relatos de las victorias divinas de los antepasados al establecerse en la tierra con la dura realidad presente de derrota militar, dispersión entre las naciones y trato como ovejas de matadero.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org