Salmos 46
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto.
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto,
Helpo en mizeroj, rapide trovata.
2Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero
Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
3Bruu, bolu Liaj akvoj,
Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
4Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio,
La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
5Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos;
Dio ĝin helpas en frua mateno.
6Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj;
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
7La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
8Iru, rigardu la farojn de la Eternulo,
Kiu faris detruojn sur la tero,
9Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero,
Rompas pafarkon, rompas ponardegon,
Forbruligas veturilojn per fajro.
10Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio;
Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
11La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
¿Sabías que…?
Dios, Nuestro Refugio y Fortaleza
- El encabezamiento identifica este cántico como perteneciente a los hijos de Coré y lo dirige al director del coro según Alamot.Fuentes: el propio texto bíblico
- El poema contrasta conmociones caóticas —como montes derrumbándose en mares embravecidos y reinos que caen— con la calma de un río cuyas corrientes alegran la ciudad de Dios.Fuentes: el propio texto bíblico
- Un tema central del salmo es el cese de los conflictos, describiendo a Dios poniendo fin a las guerras en toda la tierra al quebrar arcos, romper lanzas y quemar escudos en el fuego.Fuentes: el propio texto bíblico · Jacob (Israel)
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org