Nations Bible

Job 17

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis,

Tomboj estas antaŭ mi.

2Mokado min ĉirkaŭas;

En aflikto pro tio restas mia okulo.

3Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi;

Alie kiu donos la manon pro mi?

4Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento;

Tial Vi ne donos al ili triumfon.

5Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto,

La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.

6Li faris min proverbo por la popoloj;

Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.

7Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno,

Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.

8La justuloj eksentos teruron pro tio,

Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.

9Tamen la virtulo forte konservos sian vojon,

Kaj la purmanulo pli firmiĝos.

10Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos,

Mi ne trovos inter vi saĝulon.

11Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj,

Kiujn havis mia koro.

12La nokton ili volas fari tago,

La lumon alproksimigi al la mallumo.

13Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo,

En la mallumo estas pretigita mia lito.

14Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro;

La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.

15Kion mi devas atendi?

Kiu atentos mian esperon?

16En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros,

Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La Desesperación de Job y la Perspectiva del Sepulcro

  • Job apela directamente a Dios para que actúe como su fiador. En la práctica legal antigua, un fiador asumía la responsabilidad por un acusado o endeudado, y Job no hallaba ningún aliado humano dispuesto a defenderlo.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Job se describe a sí mismo como convertido en refrán o burla del pueblo, una situación en la que el sufrimiento de una persona pasa a ser objeto de desprecio público y advertencia proverbial.Fuentes: el propio texto bíblico
  • En su aflicción, Job se refiere a la morada de los muertos (el Seol) y al sepulcro como su único hogar restante, llamando metafóricamente a la corrupción y a los gusanos su propia familia.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.