Nations Bible

Job 16

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ijob respondis kaj diris:

2Mi aŭdis multe da similaj aferoj;

Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas.

3Ĉu estos fino al la ventaj vortoj?

Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?

4Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi.

Se vi estus sur mia loko,

Mi konsolus vin per vortoj

Kaj balancus pri vi mian kapon.

5Mi fortigus vin per mia buŝo

Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.

6Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos;

Se mi ĉesos, kio foriros de mi?

7Sed nun Li lacigis min,

Li detruis mian tutan esencon.

8Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto;

Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas.

9Lia kolero disŝiras;

Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn;

Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn.

10Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn;

Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.

11Dio transdonis min al maljustulo,

Ĵetis min en la manojn de malbonuloj.

12Mi estis trankvila; sed Li frakasis min,

Li kaptis min je la kolo, disbatis min,

Kaj Li faris min por Si celo.

13Liaj pafistoj min ĉirkaŭis;

Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas,

Li elverŝas sur la teron mian galon.

14Li faras en mi breĉon post breĉo,

Li kuras kontraŭ min kiel batalisto.

15Sakaĵon mi kudris sur mian korpon,

Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon.

16Mia vizaĝo ŝvelis de plorado,

Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;

17Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj,

Kaj mia preĝo estas pura.

18Ho tero, ne kovru mian sangon,

Kaj mia kriado ne trovu haltejon.

19Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto,

Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.

20Parolistoj estas por mi miaj amikoj;

Sed mia okulo larmas al Dio,

21Ke Li decidu inter homo kaj Dio,

Inter homo kaj lia amiko.

22Ĉar la nombro de la jaroj pasos,

Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La agonía de Job y su apelación a un testigo celestial

  • Job reprende a sus compañeros llamándolos consoladores molestos cuyos discursos no traen alivio. Para expresar la profundidad de su humillación y duelo, menciona haberse cosido cilicio sobre la piel y haber enterrado su cuerno en el polvo, usando el cuerno como un antiguo símbolo de fuerza, honor y dignidad.Fuentes: el propio texto bíblico
  • A pesar de sufrir una angustia física y emocional devastadora rodeado de amigos que se burlan de él, Job insiste en que sus manos están libres de violencia y su oración es pura. Mirando más allá de sus acusadores terrenales, expresa su confianza en que tiene un testigo y defensor en las alturas para interceder por él.Fuentes: el propio texto bíblico · Job

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.