Nations Bible

Oseas 14

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; ĉar vi falis pro viaj malbonagoj. 2Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li: Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon; anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn. 3Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur ĉevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritaĵon de niaj manoj; nur ĉe Vi la orfo trovas kompaton. 4Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, ĉar pasis Mia kolero koncerne ilin. 5Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon. 6Liaj branĉoj disvastiĝos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon. 7Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili reviviĝos kiel greno, ili floros kiel vinberbranĉo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon. 8Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi aŭskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; ĉe Mi oni trovos viajn fruktojn. 9Kiu estas saĝa, tiu komprenu ĉi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu ĉi tion; ĉar ĝustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.

¿Sabías que…?

Llamado al Arrepentimiento y Promesa de Restauración

  • El capítulo final de Oseas emplea vívidas metáforas agrícolas para describir la renovación nacional, mencionando repetidamente al Líbano. Esta célebre cordillera montañosa al norte de Israel era famosa en la antigüedad por sus majestuosos cedros, sus aromas y su vino apreciado.Fuentes: el propio texto bíblico · Lebanon
  • El nombre Efraín se asocia tradicionalmente con la fecundidad o el dar fruto. El texto juega con este significado cuando Dios le recuerda al reino del norte que su verdadero fruto proviene de él, y no de los ídolos o de los pactos extranjeros.Fuentes: el propio texto bíblico · Ephraim

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Assyria · 36.359, 43.153 · versículo 3
  • Lebanon · 33.540, 35.584 · versículos 5, 6, 7

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.