Nations Bible

Oseas 13

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kiam Efraim parolis, oni timis; li altiĝis en Izrael. Sed li fariĝis kulpa per Baal, kaj mortis. 2Nun ili ankoraŭ pli pekas; ili faris al si el sia arĝento statuojn, idolojn laŭ sia kompreno, kiuj estas ja ĉiuj faritaĵo de forĝistoj; ili parolas pri ili: Tiuj, kiuj oferbuĉas homojn, povas kisi la bovidojn. 3Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo. 4Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi. 5Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco. 6Kiam ili havis paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min. 7Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo. 8Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin disŝiros. 9Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi. 10Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris: Donu al mi reĝon kaj estrojn? 11Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno. 12Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita. 13Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensaĝa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskiĝantaj infanoj. 14El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj. 15Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj. 16Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La caída de Efraín y Samaria

  • Oseas 13 comienza recordando que Efraín, antes exaltado en Israel, provocó su propia ruina mediante la adoración a Baal. Baal era la principal divinidad masculina de los fenicios, y su culto influyó profundamente en las tribus del norte.Fuentes: el propio texto bíblico · Baal
  • El capítulo recuerda que Dios había sido el Dios de Israel desde la tierra de Egipto y lo había cuidado en el desierto árido. Sin embargo, cuando el pueblo tuvo pastos y quedó saciado, su corazón se llenó de orgullo y olvidó a su protector.Fuentes: el propio texto bíblico · Egypt
  • La profecía concluye con un anuncio de juicio contra Samaria, la ciudad capital establecida por el rey Omri en la colina de Somerón. Oseas declara que Samaria cargará con su culpa y sufrirá una violenta destrucción por haberse rebelado contra Dios.Fuentes: el propio texto bíblico · Samaria

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 4
  • Samaria · 32.276, 35.195 · versículo 16

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.