Joel 1
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Acerca de este libro
Acerca de Joel
- El diccionario presenta a Joel como el segundo de los doce profetas menores. Era hijo de Petuel, nombre que allí se explica como Visión de Dios, y su historia personal solo se conoce por su libro.Fuentes: Joel · Pethuel
- El Easton's Bible Dictionary (1897) dice que Joel probablemente residía en Judá, pues su encargo era para ese pueblo, y que menciona con frecuencia Judá y Jerusalén. También dice que probablemente estuvo activo en el reinado de Uzías, hacia 800 a.C., y que fue contemporáneo de Amós e Isaías.Fuentes: Easton: Joel, Book of
- Jerusalén, que el libro nombra con frecuencia, se describe como una ciudad de montaña edificada sobre alturas que incluyen Sion, la colina del sureste que llegó a ser la ciudad de David. La profecía inicial advierte de una gran calamidad pública entonces inminente sobre la tierra: falta de agua y una plaga extraordinaria de langostas.Fuentes: Easton: Joel, Book of · Jerusalem · Zion
- El Easton's Bible Dictionary (1897) dice que el profeta entonces llama a sus compatriotas a arrepentirse y volverse a Dios, les asegura la disposición de Dios para perdonar y anuncia la restauración de la tierra a su fecundidad acostumbrada. La misma entrada describe luego una profecía que llama mesiánica, de la cual dice que Pedro la cita, y termina con portentos y juicios destinados a caer sobre los enemigos de Dios.Fuentes: Easton: Joel, Book of
- Un detalle notable es la numeración de los capítulos al final del libro. El Easton's Bible Dictionary (1897) presenta la sección final como capítulo 3, pero señala que en el texto hebreo es el capítulo 4.Fuentes: Easton: Joel, Book of
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
1Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.
2Aŭskultu ĉi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho ĉiuj loĝantoj de la lando! Ĉu estis ĉi tio en via tempo, aŭ en la tempo de viaj patroj? 3Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio. 4Kio restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion manĝis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion manĝis la vermoj. 5Vekiĝu, ho ebriuloj, kaj ploru, ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo. 6Ĉar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; ĝiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino ĝi havas. 7Ĝi dezertigis mian vinberujon, ĉirkaŭŝiris mian figarbon, tute senŝeligis ĝin kaj forĵetis; blankiĝis ĝiaj branĉoj. 8Ĝemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakaĵon pro sia fianĉo. 9For estas la farunoferoj kaj verŝoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo. 10Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; ĉar ekstermita estas la greno, elsekiĝis la mosto, velkis la olivoj. 11Konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo. 12Elsekiĝis la vinberbranĉo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, ĉiuj arboj de la kampo elsekiĝis; malaperis gajeco ĉe la homoj. 13Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; ĝemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kuŝu en sakaĵoj, ho servistoj de mia Dio; ĉar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj verŝoferoj. 14Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj ĉiujn loĝantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo: 15Ho ve, kia tago! Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo. 16Antaŭ niaj okuloj ja malaperis la manĝaĵo, el la domo de nia Dio la ĝojo kaj gajeco. 17Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malpleniĝis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, ĉar la greno difektiĝis. 18Ho, kiel ĝemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! ĉar ili ne havas paŝtaĵon; ankaŭ la ŝafaroj turmentiĝas. 19Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. 20Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

¿Sabías que…?
Una plaga de langostas y el luto nacional
- Joel figura como el segundo de los doce Profetas Menores, presentado únicamente como hijo de Petuel, sin que se conserven otros datos sobre su vida personal fuera de su libro profético.Fuentes: Joel · Pethuel · el propio texto bíblico
- El capítulo describe una catástrofe agrícola sin precedentes provocada por sucesivas oleadas de langostas y una grave sequía, que descortezaron las higueras y devastaron cultivos básicos como el trigo, la cebada, la vid y el olivo.Fuentes: el propio texto bíblico
- Debido a que la ruina del campo interrumpió las ofrendas de cereal y las libaciones en el templo, el profeta instó a los sacerdotes y líderes a vestir cilicio, proclamar un ayuno solemne y reunir al pueblo en súplica ante el cercano Día del SEÑOR.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org