Nations Bible

Song of Songs 4

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela;

Viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo.

Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj,

Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

2Viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj,

Kiuj elvenas el la lavejo;

Ĉiuj estas en paroj,

Kaj ne mankas eĉ unu el ili.

3Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno,

Kaj via elparolado estas bela;

Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas

Malantaŭ via vualo.

4Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo;

Mil ŝildoj pendas sur ĝi,

Ĉiuj ŝildoj de la potenculoj.

5Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino,

Kiuj sin paŝtas inter la rozoj.

6Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros,

Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altaĵo de olibano.

7Via tutaĵo estas bela, mia amatino;

Vi ne havas difekton.

8Kun mi el Lebanon venu, ho mia fianĉino,

Kun mi el Lebanon;

Rigardu malsupren de la pinto de Amana,

De la pinto de Senir kaj Ĥermon,

El la kavernoj de la leonoj,

De la montoj de la leopardoj.

9Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino;

Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj,

Per unu ĉeno de sur via kolo.

10Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino!

Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino!

Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj!

11Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino;

Mielo kaj lakto kuŝas sub via lango;

Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon.

12Vi estas ĝardeno ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino;

Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita.

13Viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj,

Plena de koferoj kaj nardoj;

14Nardo kaj safrano;

Kano kaj cinamo, kun ĉiuspecaj olibanarboj;

Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromaĵoj;

15Ĝardenfonto, puto de vivanta akvo,

Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.

16Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento;

Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu.

Venu mia amato en sian ĝardenon

Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The Bride's Beauty and the Garden of Spices

  • The poem calls the bride down from the dramatic northern mountain ranges of Lebanon, including Amana, Senir, and Mount Hermon. Mount Hermon is the highest peak in the Anti-Lebanon range, and biblical sources note that Senir was the Amorite name for Hermon.Sources: the Bible text itself · Hermon · Senir · Lebanon
  • The beloved's hair is compared to a flock of goats descending Mount Gilead, a fertile and mountainous region located east of the Jordan River.Sources: the Bible text itself · Gilead
  • The bride is portrayed as an enclosed garden, a sealed fountain, and an orchard laden with precious spices such as nard, saffron, cinnamon, and frankincense, evoking exclusivity, refreshment, and fragrance.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Gilead · Today: Gilead 1 · 32.187, 35.692 · verse 1
  • Lebanon · 33.540, 35.584 · verses 8, 11, 15
  • Mount Hermon · 33.400, 35.850 · verse 8
  • Senir · Today: Mount Hermon · 33.400, 35.850 · verse 8

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.