Nations Bible

Song of Songs 5

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino;

Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn;

Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon;

Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton.

Manĝu, ho miaj kamaradoj;

Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj.

2Mi dormis, sed mia koro estis maldorma;

Jen estas la voĉo de mia amato, jen li ekfrapas:

Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino;

Ĉar mia kapo estas plena de roso,

Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.

3Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu?

Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?

4Mia amato etendis sian manon tra la truo,

Kaj mia interno kompatis lin.

5Mi leviĝis, por malfermi al mia amato;

Kaj de miaj manoj gutis mirho,

Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo,

Sur la riglilo de la seruro.

6Mi malfermis al mia amato;

Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis.

Mia animo tremis, dum li parolis;

Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis;

Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.

7La gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, renkontis min,

Ili batis kaj vundis min;

La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon.

8Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton,

Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.

9Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj,

Ho belulino inter virinoj?

Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj,

Ke vi tiele ĵurligas nin?

10Mia amato estas blanka kaj ruĝa,

Distinginda inter dekmilo.

11Lia kapo estas pura oro;

Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;

12Liaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvotorentoj;

Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;

13Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj, kiel kesto de ŝmiraĵisto;

Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon;

14Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj;

Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;

15Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro;

Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj;

16Lia palato estas dolĉaĵoj; lia tutaĵo estas tre aminda.

Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado,

Ho filinoj de Jerusalem.

Did you know?

Searching for the Beloved

  • The chapter depicts the woman searching through the night for her beloved within the fortified walls of Jerusalem. Jerusalem was established as a mountain fastness protected by stone ramparts that were regularly patrolled by city watchmen.Sources: the Bible text itself · Jerusalem
  • When the woman portrays her beloved to the daughters of Jerusalem, she compares his majestic appearance to Lebanon. Lebanon was known as the loftiest and most celebrated mountain range of the region, renowned for its imposing heights and grand cedar forests.Sources: the Bible text itself · Lebanon
  • The poetic dialogue alternates between the woman, her beloved, and the daughters of Jerusalem, framing her longing and detailed praise of his appearance after she is left alone in the night.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 8, 16
  • Lebanon · 33.540, 35.584 · verse 15

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.