Song of Songs 3
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas;
Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
2Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo;
Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas;
Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
3La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min,
Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?
4Kiam mi nur ekforiris de ili,
Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas;
Mi tenis lin, kaj ne delasis lin,
Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino,
Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.
5Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem,
Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo:
Ne veku nek sendormigu la amatinon,
Ĝis ŝi mem volos.
6Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo
Parfumita per mirho kaj olibano,
Per ĉiaj pudroj de la parfumisto?
7Jen estas la lito de Salomono!
Sesdek fortuloj ĉirkaŭas ĝin
El la fortuloj de Izrael,
8Ĉiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj;
Ĉiu portas sian glavon ĉe sia femuro,
Pro la teruro de la nokto.
9Edziĝan liton el la ligno de Lebanon
Konstruis al si la reĝo Salomono.
10Ĝiajn kolonojn li konstruis el arĝento,
La ĉarpentaĵon el oro, la tegaĵon el purpuro;
La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.
11Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono,
Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto,
En la tago de la ĝojo de lia koro.

Did you know?
A Royal Procession and the Search for Love
- The poem describes a royal carriage constructed for King Solomon using timber from the mountain forests of Lebanon, embellished with silver posts, a gold base, and purple fabric. It travels from the wilderness accompanied by columns of scented smoke and an escort of sixty armed warriors prepared for the terrors of the night.Sources: the Bible text itself · Lebanon
- The speaker repeatedly invokes the 'daughters of Jerusalem' and 'daughters of Zion,' referencing the ancient hilltop citadel and city associated with David and Solomon where the royal wedding celebration takes place.Sources: the Bible text itself · Jerusalem · Zion
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 5, 10
- Lebanon · 33.540, 35.584 · verse 9
- Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 11
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org