Salmos 72
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
Pri Salomono.
Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo
Kaj Vian justecon al la reĝido.
2Li juĝu Vian popolon kun vero
Kaj Viajn prematojn kun justeco.
3La montoj alportu al la popolo pacon,
Ankaŭ la montetoj, per justeco.
4Li juĝu la prematojn en la popolo,
Li savu la filojn de senhavulo,
Kaj li dispremu la premanton.
5Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno,
De generacioj al generacioj.
6Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon;
Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
7En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco,
Ĝis ne plu ekzistos la luno.
8Li regu de maro ĝis maro
Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
9Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj,
Kaj liaj malamikoj leku polvon.
10La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn;
La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
11Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj;
Ĉiuj popoloj lin servu.
12Ĉar li savos ploregantan malriĉulon
Kaj senhelpan mizerulon.
13Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo,
Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
14De malico kaj krimo li savos iliajn animojn;
Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
15Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba;
Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
16Estu multe da greno en la lando;
Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon;
Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.
17Lia nomo estu eterna;
Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;
Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
18Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael,
Kiu sola faras miraklojn.
19Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne;
Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron.
Amen, kaj amen!
20Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.

Você sabia?
Uma oração real por justiça e paz universal
- O salmo menciona regiões distantes para ilustrar o tributo universal prestado ao rei justo: Társis (identificada como um porto ocidental distante na Espanha), Sabá (um reino no sul da Arábia famoso por sua riqueza e comércio de ouro e especiarias) e Sebá (situada no nordeste da África).Fontes: o próprio texto bíblico · Tarshish · Sheba · Seba
- O texto termina com a declaração de que se encerram as orações de Davi, filho de Jessé, assinalando o encerramento formal do segundo livro do Saltério. Jessé era um habitante de Belém e pai de oito filhos, dos quais Davi era o mais novo.Fontes: o próprio texto bíblico · David · Jesse
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Euphrates · Hoje: Euphrates River · 31.004, 47.442 · versículo 8
- Sheba · 15.348, 44.206 · versículos 10, 15
- Lebanon · 33.540, 35.584 · versículo 16
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org