Salmos 71
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Vin, ho Eternulo, mi fidas:
Mi neniam estu hontigita.
2Per Via justeco savu min kaj liberigu min;
Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
3Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni,
Kiun Vi destinis por mia savo;
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
4Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo,
El la mano de krimulo kaj premanto.
5Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro;
La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
6Vin mi fidis de la embrieco,
De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto;
Vin mi ĉiam gloros.
7Mirindaĵo mi estis por multaj;
Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
8Mia buŝo estas plena de glorado por Vi,
Ĉiutage de Via majesto.
9Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco;
Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
10Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi,
Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
11Dirante: Dio lin forlasis;
Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
12Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi;
Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
13Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo;
De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
14Kaj mi ĉiam fidos
Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
15Mia buŝo rakontos Vian justecon,
Ĉiutage Vian helpon,
Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
16Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo;
Mi rakontos nur Vian justecon.
17Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco;
Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
18Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio,
Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio,
Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
19Via justeco, ho Dio, estas tre alta;
En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis,
Ho Dio, kiu Vin egalas?
20Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn,
Sed Vi denove min vivigis,
Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
21Vi pliigas mian grandecon
Kaj denove min konsolas.
22Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio;
Mi kantos al Vi per harpo,
Ho Sanktulo de Izrael!
23Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi;
Kaj mia animo, kiun Vi savis.
24Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon;
Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

Você sabia?
Uma Oração de Fé na Velhice
- O Salmo 71 é estruturado a partir da perspectiva de um crente idoso que reflete sobre uma vida inteira de confiança em Deus desde o nascimento e a juventude. O autor pede a Deus que não o rejeite nem o desampare no momento em que suas forças físicas se esgotam diante de adversários.Fontes: o próprio texto bíblico
- Uma motivação central para o pedido de livramento do salmista é intergeracional: ele deseja continuar vivendo para proclamar o poder e os feitos maravilhosos de Deus à geração seguinte. O salmo culmina em votos de louvor público acompanhado por instrumentos de cordas, como a harpa e a lira.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org