Mateus 4
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. 2Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. 3Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj. 4Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio. 5Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, 6kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite:
Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi,
Kaj sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
7Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion. 8Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, 9kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi. 10Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu. 11Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.
12Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon; 13kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali; 14por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
15Lando de Zebulun kaj lando de Naftali,
Laŭvoje de la maro, transe de Jordan,
Galileo de la nacioj,
16La popolo, sidanta en mallumo,
Ekvidis grandan lumon,
Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.
17De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.
18Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. 19Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. 20Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 21Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. 22Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
23Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. 24Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin. 25Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

Você sabia?
Do deserto às margens da Galileia
- O tentador neste capítulo é chamado tanto de diabo como de Satanás, nome que significa "adversário" ou "acusador". Um dicionário bíblico observa que, no Novo Testamento, Satanás é usado de forma intercambiável com o diabo, e que ele tentou Jesus no deserto. Depois de jejuar quarenta dias e quarenta noites, Jesus recusou as exigências de transformar pedras em pão, de lançar-se do pináculo do templo e de adorar Satanás em troca dos reinos do mundo, respondendo com as Escrituras até que o diabo o deixou e anjos o serviram.Fontes: o próprio texto bíblico · Satan
- Quando Jesus soube que João tinha sido preso, retirou-se para a Galileia, deixou Nazaré e foi morar em Cafarnaum, à beira-mar, na região de Zebulom e Naftali, mudança que Mateus liga a palavras ditas por meio do profeta Isaías. Uma nota geográfica explica que a Galileia permaneceu por muito tempo ocupada por seus antigos habitantes e por isso passou a ser chamada "Galileia dos gentios". Cafarnaum não é mencionada no Antigo Testamento; um verbete sobre o lugar diz que, depois de Jesus ser expulso de Nazaré, ela se tornou a sua própria cidade.Fontes: o próprio texto bíblico · Galilee · Capernaum
- Caminhando à beira do mar da Galileia — um lago que o Evangelho de João também chama de mar de Tiberíades, com cerca de doze milhas e meia de comprimento —, Jesus chamou dois pares de irmãos que trabalhavam como pescadores. Simão, chamado Pedro, e André estavam lançando uma rede; um dicionário bíblico observa que André, de Betsaida, fora primeiro discípulo de João Batista, e que os dois irmãos só se tornaram acompanhantes habituais de Jesus depois da prisão de João. Mais adiante, Tiago e João, filhos de Zebedeu, estavam num barco com o pai consertando redes; Jesus os chamou, e os dois pares deixaram o trabalho e o seguiram.Fontes: o próprio texto bíblico · Andrew · James (Son of Zebedee) · Sea of Galilee
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 5, 25
- Galilee · 32.760, 35.527 · versículos 12, 13, 15, 23, 25
- Judea · Hoje: Judea 1 · 31.777, 35.234 · versículos 12, 25
- Nazareth · 32.702, 35.298 · versículo 13
- Jordan · Hoje: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículos 15, 25
- Sea of Galilee · 32.819, 35.590 · versículo 18
- Syria · Hoje: Syria 2 · 33.511, 36.306 · versículo 24
- Decapolis · 32.717, 35.800 · versículo 25
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org