Mateus 3
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, 2kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo. 3Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja:
Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.
4Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo. 5Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan; 6kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 7Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8Donu do fruktojn taŭgajn por pento; 9kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 10Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. 11Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 12lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.
13Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. 14Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? 15Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin. 16Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; 17kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Você sabia?
Arrependimento e batismo no Jordão
- Mateus identifica João Batista como aquele de quem falou o profeta Isaías: uma voz que clama no deserto: “Preparem o caminho do Senhor”. O Dicionário Bíblico de Easton (1897) registra que a missão de João foi objeto de profecia, citando este trecho, Isaías 40:3 e Malaquias 3:1, e que ele era de descendência sacerdotal — o pai, Zacarias, sacerdote da turma de Abias, e a mãe, Isabel, das filhas de Arão. Uma cronologia data tanto o início do ministério de João quanto o batismo de Jesus no ano 26 d.C.Fontes: o próprio texto bíblico · John the Baptist · John the Baptist Begins Ministry · John Baptizes Jesus
- João veio pregando no deserto da Judeia, e pessoas de Jerusalém, de toda a Judeia e de toda a região ao redor do Jordão foram ao seu encontro, confessando os pecados e sendo batizadas no rio Jordão. O Dicionário Bíblico de Easton (1897) observa que, sob os romanos, no tempo de Cristo, Judeia designava a mais meridional das três divisões da Palestina, distinta da Galileia e da Samaria, e incluía os territórios de Judá, Benjamim, Dã, Simeão e parte de Efraim. Jesus veio da Galileia — chamada Galil pelos judeus — ao Jordão para ser batizado por João.Fontes: o próprio texto bíblico · Judea · Galilee
- João advertiu os fariseus e os saduceus a não se fiarem da afirmação “Temos a Abraão por pai”, dizendo que Deus podia suscitar filhos para Abraão a partir das pedras. O Dicionário Bíblico de Easton (1897) explica o nome Abraão como “pai de uma multidão” e o descreve como filho de Terá, nomeado antes dos irmãos mais velhos porque era o herdeiro das promessas.Fontes: o próprio texto bíblico · Abraham
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Judea · Hoje: Judea 1 · 31.777, 35.234 · versículos 1, 5
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 5
- Jordan · Hoje: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículos 5, 6, 13
- Galilee · 32.760, 35.527 · versículo 13
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org