Nations Bible

Mateus 23

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj, dirante: 2La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo: 3ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras. 4Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro. 5Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj, 6kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj, 7kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno. 8Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj. 9Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro. 10Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto. 11Sed la pli granda el vi estos via servanto. 12Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.

13Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri. 14Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.

15Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.

16Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto. 17Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron? 18Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto. 19Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon? 20Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi. 21Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi. 22Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.

23Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. 24Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.

25Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. 26Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.

27Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco. 28Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.

29Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras: 30Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj. 31Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn. 32Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj. 33Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena? 34Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; 35por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro. 36Vere mi diras al vi: Ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion.

37Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis. 38Jen via domo estas lasita al vi dezerta. 39Ĉar mi diras al vi: De nun vi ne vidos min, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

Você sabia?

Os ais de Jesus e o lamento por Jerusalém

  • Jesus fala do sangue justo derramado desde Abel, o segundo filho de Adão e Eva, a quem seu irmão Caim matou, até Zacarias, filho de Baraquias, assassinado entre o templo e o altar. Um relato relacionado diz que isso alude a Zacarias, filho ou neto do sumo sacerdote Joiada, que foi apedrejado no pátio do templo por ordem do rei, depois de condenar o rei e o povo.Fontes: o próprio texto bíblico · Abel · Zacharias · Jehoiada
  • Jesus compara seu anseio de reunir os filhos de Jerusalém a uma galinha que ajunta os pintinhos debaixo das asas. Uma nota de dicionário diz que essa ave conhecida era comum entre os judeus da Palestina em tempos posteriores e que ela só é mencionada neste lamento e no lamento semelhante de Lucas.Fontes: o próprio texto bíblico · Josiah
  • O lamento é dirigido a Jerusalém, uma cidade nas montanhas cujo nome se explica como “possessão de paz” ou “fundamento de paz”. A forma dual do nome provavelmente se refere aos dois montes sobre os quais ela foi construída, Sião e Moriá, ou, como alguns supõem, às partes alta e baixa da cidade. Jesus diz que a cidade mata os profetas e apedreja os que lhe são enviados, e que a casa dela lhe fica desolada.Fontes: o próprio texto bíblico · Jerusalem

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 37

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.