Mateus 22
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: 2La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, 3kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni. 4Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo. 5Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; 6kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. 7Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon. 8Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj. 9Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. 10Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj. 11Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston; 12kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis. 13Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 14Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
15Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado. 16Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj. 17Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 18Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? 19Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. 20Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? 21Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. 22Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
23En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: 24Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato. 25Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato; 26tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa. 27Kaj post ĉiuj la virino mortis. 28En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis. 29Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio. 30Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. 31Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome: 32Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj. 33Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
34Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. 35Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: 36Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? 37Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. 38Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. 39Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 40De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
41Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis, 42dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David. 43Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
44La Eternulo diris al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
45Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo? 46Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.

Você sabia?
Um banquete e um dia de perguntas
- Os desafios deste capítulo acontecem todos no mesmo dia: fariseus e herodianos perguntam se é lícito pagar impostos a César, saduceus que dizem não haver ressurreição contam o caso de sete irmãos e uma viúva, e um especialista na Lei pergunta qual é o maior mandamento. Uma lista do episódio o chama de Debates no Templo e lhe atribui a duração de um dia; a narrativa acrescenta que, a partir daquele dia, ninguém mais ousou interrogar Jesus.Fontes: o próprio texto bíblico · Debates in the Temple
- Ao responder aos saduceus, Jesus cita as palavras “Eu sou o Deus de Abraão, o Deus de Isaque e o Deus de Jacó” e diz que Deus não é Deus dos mortos, mas dos vivos. Um dicionário bíblico chama Abraão, filho de Terá, de pai de uma multidão; descreve Isaque como o único filho de Abraão com Sara e o mais longevo dos três patriarcas; e identifica Jacó, também chamado Israel, como o mais novo dos filhos gêmeos de Isaque e Rebeca.Fontes: o próprio texto bíblico · Abraham · Isaac · Jacob (Israel)
- Perguntados de quem o Cristo é filho, os fariseus respondem que é de Davi. Um verbete de dicionário explica o nome Davi como Amado e o identifica como o oitavo e mais novo filho de Jessé, cidadão de Belém. Jesus então pergunta como Davi, falando no Espírito, pode chamar o Cristo de Senhor, e ninguém consegue responder.Fontes: o próprio texto bíblico · David
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org