1 Pedro 3
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, eĉ se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2rigardante vian konduton kun timo ĉastan. 3Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aŭ la surmetado de vestoj; 4sed la kaŝita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaŭ Dio. 5Ĉar tiel same ankaŭ, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi fariĝis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.
7Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj preĝoj ne malhelpiĝu.
8Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; 9ne repagantaj malbonon kontraŭ malbono, nek insulton kontraŭ insulto, sed kontraŭe benadantaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon. 10Ĉar:
Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn,
Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono,
Kaj sian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
11Li dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,
Li serĉu pacon, kaj ĉasu ĝin.
12Ĉar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj;
Sed la vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon.
13Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi fariĝos fervoraj en la bono? 14Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu; 15sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo; 16havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo. 17Ĉar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado. 18Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito; 19en kiu ankaŭ li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj, 20kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo; 21kiu ankaŭ vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo; 22kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

Você sabia?
Conduta, sofrimento e esperança
- Em 1 Pedro 3, a carta lembra as mulheres santas do passado, que puseram sua esperança em Deus e foram submissas a seus maridos, e nomeia Sara, que obedeceu a Abraão e o chamou de senhor. Diz a elas que são filhas de Sara se fizerem o que é certo e se recusarem a ceder ao medo. O dicionário bíblico de Easton (1897) diz que Sara significa “Princesa” e que esse nome lhe foi dado quando se anunciou que ela seria a mãe do filho prometido.Fontes: o próprio texto bíblico · Sarah
- Abraão, o marido a quem Sara obedeceu e a quem chamou de senhor, é descrito pelo dicionário bíblico de Easton (1897) como “Pai de uma multidão”. O mesmo verbete o chama de filho de Terá e herdeiro das promessas.Fontes: o próprio texto bíblico · Abraham
- O capítulo também retoma os dias de Noé, quando Deus esperou pacientemente enquanto a arca era construída e apenas oito almas foram salvas por meio da água; a carta diz que essa água simboliza o batismo. O dicionário bíblico de Easton (1897) apresenta o nome Noé com o sentido de “Descanso” e nomeia seus três filhos como Sem, Cam e Jafé.Fontes: o próprio texto bíblico · Noah
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org