1 Pedro 2
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Formetinte do ĉian malbonon kaj ĉian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj ĉiajn kalumniojn, 2kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon, 3se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona; 4al kiu alvenante, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, 5vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. 6Ĉar estas enhavate en skribo:
Jen Mi kuŝigas en Cion bazangulan ŝtonon, elektitan, valoregan;
Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.
7Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj:
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula;
8kaj:
Ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo;
ili falpuŝiĝas pro la vorto, malobeante, por kio ankaŭ ili estas difinitaj. 9Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; 10kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.
11Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraŭ la animo; 12kondutante dece ĉe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.
13Submetu vin al ĉiu homa institucio pro la Sinjoro; ĉu al la reĝo, la superreganto; 14ĉu al regantoj, kiel liaj senditoj por venĝo al malbonaguloj kaj por laŭdo al bonaguloj. 15Ĉar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsaĝaj; 16kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. 17Ĉiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La reĝon honoru.
18Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun ĉia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaŭ al la malbonhumoraj. 19Ĉar tio estas laŭdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malĝojon, suferante maljuste. 20Ĉar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas laŭdinda antaŭ Dio. 21Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; 22pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo; 23insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste juĝanta; 24li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resaniĝis. 25Ĉar vi estis kiel ŝafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Paŝtisto kaj Episkopo de viaj animoj.

Você sabia?
Pedras vivas e um povo escolhido
- Este capítulo cita a Escritura sobre uma pedra angular escolhida e preciosa colocada em Sião: quem nela crê jamais será envergonhado. Sião era a colina do sudeste de Jerusalém, uma das elevações sobre as quais a cidade foi construída, cercada por vales profundos de todos os lados, exceto o norte.Fontes: o próprio texto bíblico · Zion
- Davi tomou Sião dos jebuseus, construiu ali uma cidadela e um palácio, e a colina passou a ser conhecida como a cidade de Davi. A carta usa esse nome de lugar ao citar a Escritura sobre uma pedra angular colocada em Sião e descreve os leitores como pedras vivas, edificadas como casa espiritual e sacerdócio santo.Fontes: Zion · o próprio texto bíblico
- O capítulo exorta à submissão, por causa do Senhor, a toda instituição humana: ao rei, como autoridade suprema, e aos governadores enviados para punir os que fazem o mal e louvar os que fazem o bem. Diz aos servos que respeitem até os senhores que agem sem razão, e apresenta o sofrimento de Cristo — sem pecado, sem engano, sem ameaças e sem retaliação — como modelo para suportar a dor injusta.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Zion · Hoje: Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 6
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org