Romanos 13
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. 3Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; 4ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon. 5Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco. 6Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem. 7Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.
8Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. 9Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 10Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.
11Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. 12La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. 13Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. 14Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.
¿Sabías que…?
Autoridad, impuestos y la deuda del amor
- Este capítulo afirma que no hay autoridad sino la que proviene de Dios, y que las autoridades que existen han sido establecidas por Dios. Quien resiste a la autoridad es descrito como quien se opone a lo que Dios ha instituido y como quien trae juicio sobre sí mismo. Los gobernantes, dice el texto, no infunden terror a la buena conducta, sino a la mala.Fuentes: el propio texto bíblico
- El gobernante es llamado siervo de Dios para el bien de aquellos a quienes se dirige el texto, y agente de retribución para el malhechor, que no lleva la espada en vano. La sumisión se presenta como necesaria no solo para evitar el castigo, sino también por cuestión de conciencia, y por eso también se pagan impuestos a las autoridades que se dedican a su trabajo. Cada persona debe dar impuestos, tributos, respeto y honor a quienes les corresponden.Fuentes: el propio texto bíblico
- La única deuda que debe permanecer es el amor de unos por otros, pues quien ama a su prójimo ha cumplido la ley. Los mandamientos contra el adulterio, el asesinato, el robo y la codicia, y cualquier otro mandamiento, se resumen en el precepto de amar al prójimo como a uno mismo, porque el amor no hace mal a su prójimo. Se indica a los lectores que vivan así, despiertos a la hora, dejando las obras de las tinieblas y vistiéndose del Señor Jesucristo, ya que la noche está por acabar y el día se ha acercado.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org