Nations Bible

Romanos 12

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo. 2Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

3Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu. 4Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion, 5tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. 6Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido; 7aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado; 8aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo. 9Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona. 10En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; 11en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; 12en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; 13kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon. 14Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. 15Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj. 16Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj. 17Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj. 18Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj. 19Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Sacrificio vivo y un solo cuerpo

  • Romanos 12 exhorta a los hermanos, a causa de la misericordia de Dios, a ofrecer sus cuerpos como sacrificios vivos, santos y agradables a Dios, y llama a esto su servicio espiritual de adoración. Esa imagen de un sacrificio que sigue vivo va junto al llamado a no conformarse a este mundo, sino a transformarse por la renovación de la mente, a fin de probar y aprobar cuál es la voluntad de Dios, buena, agradable y perfecta.Fuentes: el propio texto bíblico
  • La comunidad se compara con un solo cuerpo de muchos miembros que no tienen todos la misma función: en Cristo los muchos son un solo cuerpo, y cada miembro pertenece a los demás. Los distintos dones se atribuyen a la gracia recibida —profecía, en proporción a la fe; servicio; enseñanza; aliento; dar con generosidad; dirigir con diligencia; y misericordia con alegría—, y a cada uno se le pide pensar con juicio sobrio, según la medida de fe que Dios le ha dado, y no más alto de lo que debe.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El capítulo prohíbe devolver mal por mal y vengarse, y dice a los amados que dejen lugar a la ira de Dios y, si es posible de su parte, vivan en paz con todos. Apela a lo que está escrito —que la venganza pertenece al Señor, quien retribuirá, y que al enemigo con hambre hay que darle de comer y al sediento de beber, lo cual amontonará brasas ardientes sobre su cabeza— y termina exhortando a no dejarse vencer por el mal, sino a vencer el mal con el bien.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.