Salmos 34
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
De David, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.
Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo;
Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.
2Per la Eternulo gloriĝas mia animo;
La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
3Gloru la Eternulon kun mi,
Kaj ni altigu kune Lian nomon.
4Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi,
Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
5Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon,
Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
6Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis,
Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
7Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,
Kaj Li ilin savas.
8Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo;
Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
9Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj;
Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
10Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj;
Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
11Venu, infanoj, aŭskultu min;
Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
12Kiu ajn vi estas, homo,
Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
13Gardu vian langon kontraŭ malbono,
Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
14Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,
Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
15La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
16La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon,
Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
17Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas,
Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
18Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita,
Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
19Multaj estas la suferoj de piulo;
Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
20Li gardas ĉiujn liajn ostojn;
Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
21La malbonulon mortigos la malbono;
Kaj la malamantoj de piulo pereos.
22La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj;
Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.
¿Sabías que…?
Un Cántico de Liberación y Sabiduría
- El encabezado del salmo vincula la composición con el episodio en que David fingió demencia ante un gobernante llamado Abimelec para escapar del peligro, enmarcándola como un himno de acción de gracias por la salvación recibida.Fuentes: el propio texto bíblico
- El poema pasa del agradecimiento personal a la enseñanza sapiencial, en la que el autor invita a sus oyentes como un maestro a sus discípulos para mostrarles cómo el lenguaje íntegro, la búsqueda de la paz y la reverencia a Dios guían a una buena vida.Fuentes: el propio texto bíblico
- Lejos de prometer inmunidad frente a la adversidad, el salmo reconoce que el justo enfrenta muchas aflicciones, asegurando que Dios está cerca de los de corazón quebrantado y de espíritu abatido.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org