Nations Bible

Salmos 33

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo;

Al la justuloj konvenas glorado.

2Gloru la Eternulon per harpo,

Per dekkorda psaltero ludu al Li.

3Kantu al Li novan kanton,

Bone ludu al Li kun trumpetado.

4Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo,

Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.

5Li amas justecon kaj juĝon;

La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

6Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo;

Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.

7Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro,

Li metis la abismojn en konservejojn.

8Timu la Eternulon la tuta tero;

Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.

9Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis;

Li ordonis, kaj tio aperis.

10La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj,

Li detruas la intencojn de la nacioj.

11La decido de la Eternulo restas eterne,

La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.

12Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;

La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

13El la ĉielo la Eternulo rigardas,

Li vidas ĉiujn homidojn.

14De la trono, sur kiu Li sidas,

Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,

15Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj,

Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.

16La reĝon ne helpos granda armeo,

Fortulon ne savos granda forto.

17Vana estas la ĉevalo por helpo,

Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.

18Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,

Kiuj esperas Lian favoron,

19Ke Li savu de morto ilian animon

Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

20Nia animo fidas la Eternulon;

Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.

21Ĉar pro Li ĝojas nia koro,

Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.

22Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,

Kiel ni esperas al Vi.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Alabanza al Creador y Soberano Señor

  • El salmo convoca expresamente a la alabanza acompañada de instrumentos de cuerda, entre ellos el arpa y un instrumento de diez cuerdas, combinando el canto vocal con una ejecución musical diestra.Fuentes: el propio texto bíblico
  • La creación se describe como una obra realizada enteramente por la palabra hablada y el aliento del Señor, trayendo a la existencia los cielos, las estrellas y los mares sin esfuerzo físico.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El texto contrasta la protección divina con el poder militar de la antigüedad, señalando que ni los grandes ejércitos, ni la fuerza física, ni los caballos de guerra pueden garantizar la salvación o la victoria.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.