Hechos 7
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Tiam diris la ĉefpastro: Ĉu ĉi tiuj aferoj estas tiel? 2Kaj tiu diris:
Fratoj kaj patroj, aŭskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaŭ ol li loĝis en Ĥaran, 3kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi. 4Tiam li iris el la lando de la Ĥaldeoj, kaj loĝis en Ĥaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li transloĝigis lin en ĉi tiun landon, kie vi nun loĝas; 5kaj Li donis al li nenian heredaĵon en ĝi, eĉ ne piedspacon, sed Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraŭ ne havis infanon. 6Kaj Dio parolis jene: ke lia idaro loĝos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 7Kaj la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur ĉi tiu loko. 8Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn. 9Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li, 10kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo. 11Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon. 12Sed kiam Jakob aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn. 13Kaj la duan fojon Jozef rekonatiĝis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono. 14Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn. 15Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj; 16kaj ili estis transportitaj al Ŝeĥem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham aĉetis por prezo arĝenta de la filoj de Ĥamor en Ŝeĥem. 17Sed kiam alproksimiĝis la tempo de la promeso, kiun Dio ĵuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multiĝis en Egiptujo, 18ĝis aperis alia reĝo, kiu ne konis Jozefon. 19Tiu agis ruze kontraŭ nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili elĵetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu. 20En tiu tempo Moseo naskiĝis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro; 21kaj kiam oni lin elĵetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon. 22Kaj Moseo estis instruita en la tuta saĝeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj. 23Sed kiam li jam havis la aĝon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn. 24Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj venĝis la premiton, batante la Egipton; 25kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis. 26Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante: Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia? 27Sed la ofendanto de sia proksimulo forpuŝis lin, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? 28Ĉu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraŭ? 29Kaj ĉe tiu parolo Moseo forkuris kaj ekloĝis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn. 30Kaj post paso de kvardek jaroj anĝelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetaĵo. 31Kaj kiam Moseo ĝin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimiĝis, por rigardi, venis al li voĉo de la Eternulo: 32Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuraĝis rigardi. 33Kaj la Eternulo diris al li: Deprenu la ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 34Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian ĝemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon. 35Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la anĝelo, kiu aperis al li en la arbetaĵo. 36Tiu elkondukis ilin, farinte mirindaĵojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Ruĝa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj. 37Ĝi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio. 38Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la anĝelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni; 39al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al Egiptujo, 40dirante al Aaron: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li. 41Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj ĝojis pri la faritaĵo de siaj manoj. 42Tiam Dio turniĝis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la ĉielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj:
Ĉu vi alportis al Mi buĉitajn bestojn kaj oferojn
Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
43Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ
Kaj la stelon de la dio Refan,
La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili;
Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.
44Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la modelo, kiun li vidis. 45Ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj, ĝis la tagoj de David; 46kiu trovis favoron antaŭ Dio, kaj petis trovi loĝejon por la Dio de Jakob. 47Sed Salomono konstruis por Li domon. 48Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:
49La ĉielo estas Mia trono,
Kaj la tero estas Mia piedbenketo;
Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo;
Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
50Ĉu ne faris Mia mano ĉion tion?
51Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi. 52Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj; 53vi, kiuj ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne observis.
54Kaj aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis kontraŭ li siajn dentojn. 55Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio, 56kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio. 57Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime, 58kaj elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo. 59Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton. 60Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.

¿Sabías que…?
Esteban relata la historia de Israel
- Esteban abre su discurso con Abraham todavía en Mesopotamia, antes de establecerse en Harán, cuando se le ordenó dejar su tierra y sus parientes. Mesopotamia —en hebreo Aram-naharaim, “Siria de los dos ríos”— era el nombre que griegos y romanos daban a la región entre el Éufrates y el Tigris; en el Antiguo Testamento también se llama Padan-aram, “la llanura de Aram”, y el norte de esa meseta fue el hogar antiguo de los antepasados de los hebreos. El Easton's Bible Dictionary (1897) observa que ese primer llamado no se menciona en el Antiguo Testamento, aunque Génesis 12 lo da a entender, y que Abraham salió de Ur, en Caldea, y recorrió unas 300 millas al norte, hasta Harán.Fuentes: el propio texto bíblico · Mesopotamia · Abraham
- Esteban afirma que los huesos de Jacob y de los padres fueron llevados de vuelta a Siquem y depositados en la tumba que Abraham había comprado a los hijos de Hamor. El Easton's Bible Dictionary (1897) identifica a Hamor como un heveo cuyo nombre significa “asno”, señala que en Hechos 7:16 se le llama Emmor y dice que Jacob le compró el terreno de Siquem en el que después fue sepultado José. El artículo añade que Siquem, hijo de Hamor, fundó la ciudad que llevó su nombre.Fuentes: el propio texto bíblico · Hamor
- Esteban sitúa la zarza ardiente en el desierto, cerca del monte Sinaí, y dice que Moisés recibió allí palabras vivas del ángel que le habló en el monte. El Easton's Bible Dictionary (1897) trata Sinaí —nombre ligado a Sin, un dios lunar— como el mismo distrito montañoso llamado también Horeb. Según el artículo, los hebreos llegaron a esa región al tercer mes después del Éxodo, tras un viaje de unas 150 millas desde el mar Rojo, con todos los recodos del camino, y permanecieron acampados cerca de un año.Fuentes: el propio texto bíblico · Mount Sinai
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Haran · Hoy: Harran · 36.864, 39.033 · versículos 2, 4
- Mesopotamia · Hoy: Aram-naharaim · 36.864, 39.033 · versículo 2
- Chaldea · 30.962, 46.104 · versículo 4
- Egypt · 30.129, 31.308 · versículos 9, 10, 11, 12, 14, 15, 17, 18, 34, 36, 39, 40
- Canaan · 32.767, 35.333 · versículo 11
- Shechem · Hoy: Tell Balatah · 32.214, 35.282 · versículo 16
- Nile · Hoy: Nile River · 31.465, 30.367 · versículo 19
- Midian · 28.495, 35.012 · versículo 29
- Babylon · 32.543, 44.422 · versículo 43
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org