Hechos 6
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la Grekaj Judoj kontraŭ la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. 2Kaj la dek du, alvokinte la amason de la disĉiploj, diris: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj. 3Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de saĝo, kiujn ni difinos por tiu afero. 4Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto. 5Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia; 6tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj ĉi tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.
7Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj multiĝis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.
8Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo. 9Sed stariĝis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano. 10Kaj ili ne povis rezisti al la saĝeco kaj la Spirito, per kiu li parolis. 11Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris: Ni aŭdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio. 12Kaj ili incitis la popolon kaj la pliaĝulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio, 13kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris: Ĉi tiu homo ne ĉesas paroli vortojn kontraŭ ĉi tiu sankta loko kaj la leĝo; 14ĉar ni aŭdis lin diri, ke ĉi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos ĉi tiun lokon, kaj ŝanĝos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni. 15Kaj ĉiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian vizaĝon kvazaŭ vizaĝon de anĝelo.

¿Sabías que…?
La Elección de los Siete y el Juicio de Esteban
- Surgieron tensiones entre los judíos de habla griega y los hebraicos por la distribución diaria de alimentos a las viudas, lo que llevó a los apóstoles a designar a siete hombres respetados para esta tarea. Notablemente, los siete nombrados—incluyendo a Nicolás, un prosélito de Antioquía—llevaban nombres griegos.Fuentes: el propio texto bíblico · Nicolas
- Judíos de distintas regiones del mundo romano contaban con sus propias sinagogas en Jerusalén, como la Sinagoga de los Libertos y reuniones para personas de Cirene, Alejandría, Cilicia y la provincia de Asia. Miembros de estos grupos regionales fueron los primeros en debatir formalmente con Esteban sobre sus enseñanzas.Fuentes: el propio texto bíblico · Cilicia · Asia
- Cuando los opositores no pudieron refutar los argumentos de Esteban, lo llevaron ante el Sanedrín acusándolo de hablar contra el templo y la ley de Moisés. Mientras los miembros del concilio lo observaban durante estas acusaciones, vieron que su rostro parecía el de un ángel.Fuentes: el propio texto bíblico · Stephen
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Antioch · Hoy: Antioch on the Orontes · 36.227, 36.172 · versículo 5
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 7
- Alexandria · 31.183, 29.896 · versículo 9
- Asia · 38.400, 28.300 · versículo 9
- Cilicia · 36.913, 34.892 · versículo 9
- Cyrene · 32.821, 21.851 · versículo 9
- Nazareth · 32.702, 35.298 · versículo 14
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org