Nations Bible

Hechos 13

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj Saŭlo. 2Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris: Apartigu al mi Barnabason kaj Saŭlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis. 3Tiam, fastinte kaj preĝinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

4Kaj ĉi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleŭkia; kaj de tie ili ŝipiris al Kipro. 5Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton. 6Kaj trairinte la tutan insulon ĝis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo, 7kiu estis kun la prokonsulo Sergio Paŭlo, prudenta viro. Ĉi tiu venigis al si Barnabason kaj Saŭlon, kaj deziris aŭdi la vorton de Dio. 8Sed kontraŭstaris al ili Elimas, la magiisto (ĉar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. 9Sed Saŭlo, kiu estas Paŭlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin, 10diris: Ho vi, plena de ĉia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de ĉia justeco, ĉu vi ne ĉesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? 11Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn. 12Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.

13Sed Paŭlo kaj liaj akompanantoj ekŝipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem. 14Sed ili, trapasante de Perga venis al Antioĥia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidiĝis. 15Kaj post la legado de la leĝo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante: Fratoj, se estas ĉe vi vorto de admono por la popolo, parolu. 16Kaj Paŭlo, stariĝinte kaj gestinte per la mano, diris:

Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, aŭskultu. 17La Dio de ĉi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la loĝado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie. 18Kaj en la daŭro de ĉirkaŭ kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto. 19Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por ĉirkaŭ kvarcent kvindek jaroj; 20kaj post tio Li donis juĝistojn ĝis la profeto Samuel. 21Kaj poste ili petis reĝon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kiŝ, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj. 22Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon. 23El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon, 24kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael. 25Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj. 26Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo. 27Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn. 28Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. 29Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon. 30Sed Dio levis lin el la mortintoj; 31kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo. 32Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis. 34Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David. 35Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36Ĉar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron. 38Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo. 40Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:

41Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu,

Ĉar en via tempo Mi faras ion,

Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

42Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. 43Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.

44En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio. 45Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis. 46Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. 47Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro:

Mi vin metis kiel lumon por la nacioj,

Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la tero.

48Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. 49Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono. 50Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio. 52Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La misión enviada desde Antioquía

  • El Diccionario Bíblico de Easton (1897) describe a Antioquía de Siria como la tercera ciudad en importancia del Imperio romano, después de Roma y Alejandría; fue la iglesia de allí la que apartó a Bernabé y a Saulo. Entre sus profetas y maestros estaban Simeón, llamado Níger, un sobrenombre que significa negro, quizá por su tez oscura, y Lucio de Cirene, en el norte de África.Fuentes: Antioch (Syria) · el propio texto bíblico · Simeon · Lucius
  • En Pafos, capital de Chipre y residencia del gobernador romano, un hechicero judío llamado Barjesús, también conocido como Elimas, un nombre árabe que significa mago o hechicero, intentó apartar de la fe al procónsul Sergio Paulo. Es aquí donde Saulo también es llamado Pablo; el Diccionario Bíblico de Easton (1897) dice que el nombre Pablo probablemente le fue dado en la infancia para usarlo en el mundo gentil, mientras que Saulo era su nombre hebreo de casa.Fuentes: Paphos · Elymas · Paul · el propio texto bíblico
  • Enviados desde Antioquía, bajaron a Seleucia, el puerto de la ciudad cerca de la desembocadura del Orontes, y navegaron hasta Chipre; después desembarcaron en Perge, capital de Panfilia, a orillas del río Cestro. Allí Juan los dejó y regresó a Jerusalén; su nombre romano, Marcos, poco a poco llegó a reemplazar su nombre judío, y era primo de Bernabé.Fuentes: Seleucia · Perga · John Mark · el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Antioch · Hoy: Antioch on the Orontes · 36.227, 36.172 · versículo 1
  • Cyrene · 32.821, 21.851 · versículo 1
  • Cyprus · 35.000, 33.000 · versículo 4
  • Seleucia · Hoy: Seleucia Pieria · 36.124, 35.922 · versículo 4
  • Salamis · 35.185, 33.902 · versículo 5
  • Paphos · Hoy: New Paphos · 34.756, 32.404 · versículos 6, 13
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 13, 27, 31
  • Pamphylia · 37.000, 31.000 · versículo 13
  • Perga · 36.960, 30.854 · versículos 13, 14
  • Antioch · Hoy: Antioch in Pisidia · 38.306, 31.189 · versículo 14
  • Pisidia · 38.306, 31.189 · versículo 14
  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 17
  • Canaan · 32.767, 35.333 · versículo 19
  • Galilee · 32.760, 35.527 · versículo 31
  • Iconium · Hoy: Konya · 37.872, 32.492 · versículo 51

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.