Hechos 12
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. 2Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. 3Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. 4Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo. 5Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. 6Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon. 7Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. 8Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min. 9Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. 10Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li. 11Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda. 12Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj preĝantaj. 13Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti, 14kaj rekonante la voĉon de Petro, ŝi pro ĝojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaŭ la pordego. 15Kaj oni diris al ŝi: Vi frenezas. Sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Ĝi estas lia anĝelo. 16Sed Petro daŭrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis. 17Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko. 18Kaj kiam tagiĝis, fariĝis inter la soldatoj ne malgranda ekscitiĝo, kio fariĝis kun Petro. 19Kaj Herodo, serĉinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojaĝis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.
20Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo. 21Kaj en difinita tago Herodo, vestita en reĝaj vestoj, sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili. 22Kaj la popolo kriis: Ĝi estas voĉo de dio, kaj ne de homo. 23Kaj anĝelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj manĝate de vermoj, li senspiriĝis.
24Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandiĝis.
25Kaj Barnabas kaj Saŭlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.

¿Sabías que…?
La huida de Pedro y la muerte de Herodes
- El rey Herodes de este capítulo es Herodes Agripa I, nieto de Herodes el Grande, que con el tiempo llegó a poseer todo el reino de su abuelo y el título de rey. Hizo matar a Santiago y encarceló a Pedro. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) dice que, en el segundo día de una fiesta en honor del emperador Claudio, Agripa apareció en el gran teatro de Cesarea con magníficas vestiduras de plata; era temprano, y los rayos del sol deslumbraban a quienes lo veían.Fuentes: Herod Agrippa I · el propio texto bíblico
- El Santiago muerto a espada era Santiago, hijo de Zebedeo, hermano del apóstolo Juan, un pescador que había trabajado como socio de Pedro. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) lo presenta como el primero de los apóstoles en ser muerto y dice que Herodes Agripa lo hizo decapitar. El Santiago a quien Pedro pide que se avise a los creyentes es otro hombre: el mismo diccionario lo identifica como el Santiago que encabezaba la iglesia en Jerusalén.Fuentes: James (Son of Zebedee) · James (Brother of Jesus) · el propio texto bíblico
- Cuando comprendió que estaba libre, Pedro fue a la casa de María, madre de Juan Marcos, en Jerusalén, que el Diccionario Bíblico de Easton (1897) llama lugar habitual de reunión de los discípulos; mucha gente estaba reunida allí orando. La sirvienta que acudió a la puerta exterior se llamaba Rode, nombre que significa una rosa; llena de alegría al oír su voz, corrió adentro para anunciarlo y olvidó abrir la puerta. Juan, llamado también Marcos, era hijo de María —Marcos, su nombre romano, poco a poco reemplazó al nombre judío Juan— y más tarde salió de Jerusalén con Bernabé y Saulo.Fuentes: Mary (Mother of John Mark) · Rhoda · John Mark · el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Caesarea · Hoy: Caesarea Maritima · 32.500, 34.892 · versículo 19
- Judea · Hoy: Judea 1 · 31.777, 35.234 · versículo 19
- Sidon · Hoy: Sandikli archaeological site in Sidon · 33.561, 35.372 · versículo 20
- Tyre · 33.271, 35.196 · versículo 20
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 25
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org