Nations Bible

2 Pedro 3

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Jam ĉi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaŭ mi instigas vian sinceran menson per rememorigo; 2por ke vi memoru la antaŭdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj; 3unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj, 4kaj dirante: Kie estas la anonco de lia alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de la kreo. 5Ĉar ili volonte forgesas, ke ĉielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laŭ la vorto de Dio; 6per kio la tiama mondo, diluvite, pereis; 7sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj.

8Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. 9La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento. 10Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ ŝtelisto; en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos. 11Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco, 12atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la ĉielo flamanta solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos? 13Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.

14Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco, senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li. 15Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi, 16kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo. 17Vi do, amataj, ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco. 18Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Burladores y el día del Señor

  • Este capítulo dice que en los últimos días vendrán burladores, siguiendo sus propios malos deseos, y preguntarán dónde está la promesa de su venida. Afirmarán que, desde que los padres durmieron, todo sigue como desde el principio de la creación. La carta responde que pasan por alto a propósito que, por la palabra de Dios, los cielos ya existían y la tierra fue formada del agua y por medio del agua, que el mundo de aquel tiempo pereció en el diluvio y que los cielos y la tierra de ahora están reservados para el fuego hasta el día del juicio.Fuentes: el propio texto bíblico
  • La carta pide a los lectores que no pasen por alto esto: para el Señor, un día es como mil años, y mil años son como un día. Dice que el Señor no tarda en cumplir su promesa, como algunos entienden la tardanza, sino que es paciente, pues no quiere que nadie perezca, sino que todos lleguen al arrepentimiento. Añade que el día del Señor vendrá como un ladrón y que el autor y sus lectores esperan, conforme a la promesa de Dios, un cielo nuevo y una tierra nueva, donde habita la justicia.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El autor llama a Pablo hermano amado que también escribió a estos lectores, con la sabiduría que Dios le dio, acerca de estos asuntos, y dice que Pablo escribe así en todas sus cartas. Algunas partes de esas cartas se consideran difíciles de entender, y personas ignorantes e inestables las tuercen, como hacen con el resto de las Escrituras, para su propia destrucción. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) identifica a Pablo con Saulo y lo describe como natural de Tarso, capital de Cilicia, una provincia romana en el sureste de Asia Menor; dice que el nombre Pablo probablemente le fue dado en la infancia para usarlo en el mundo de los gentiles.Fuentes: el propio texto bíblico · Paul

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.