2 Pedro 2
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. 2Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. 3Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas. 4Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; 5kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; 6kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; 7kaj savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj 8(ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj): 9la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo; 10sed precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn; 11sed kontraŭe, anĝeloj, superante laŭ forto kaj potenco, ne faras insultan akuzon kontraŭ ili antaŭ la Sinjoro. 12Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laŭ naturo por kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en sia putreco pereos, 13en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan diboĉon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindaĵoj, diboĉante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi; 14havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno; 15forlasinte la rektan vojon kaj erarvaginte, sekvinte la vojon de Bileam, filo de Beor, kiu amis la rekompencon de malbonfarado; 16sed li estis riproĉita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa voĉo, haltigis la frenezecon de la profeto. 17Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas rezervita. 18Ĉar, elparolante fanfaronaĵojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj ĵus forsaviĝis de tiuj, kiuj vivadas en eraro; 19anoncante al ili liberecon, ili mem estas sklavoj de putreco; ĉar al kiu iu submetiĝas, al tiu ankaŭ li sklaviĝas. 20Ĉar se, forsaviĝinte el la malpuraĵoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato fariĝos pli malbona, ol la unua. 21Ĉar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte ĝin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita. 22Al ili okazis laŭ la vera proverbo: Hundo reveninta al sia vomitaĵo, kaj porkino lavita al ruliĝado en koto.

¿Sabías que…?
Falsos maestros y juicios del pasado
- 2 Pedro señala a Sodoma y Gomorra, reducidas a cenizas, como ejemplo de lo que vendrá sobre los impíos. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) describe Sodoma como una ciudad amurallada en el valle de Sidim, destruida por fuego del cielo, y Gomorra como una de las cinco ciudades de esa llanura, siempre nombrada justo después de Sodoma. Dice que esas ciudades probablemente estaban juntas, cerca del extremo norte de lo que hoy es el Mar Muerto, y que no se ha hallado rastro de Sodoma ni de las otras ciudades de la llanura.Fuentes: el propio texto bíblico · Sodom · Gomorrah
- El capítulo dice que estos falsos maestros dejaron el camino recto para seguir a Balaam, hijo de Beor, que amó el salario de la maldad y fue reprendido por una asna, de otro modo sin habla, que habló con voz humana. El Diccionario Bíblico de Easton describe a Balaam como un hombre de cierto rango entre los madianitas, que vivía en Petor, en Mesopotamia; aunque habitaba entre idólatras, tenía algún conocimiento del verdadero Dios, y Balac lo mandó llamar para maldecir a Israel. El mismo diccionario señala que Beor, padre de Balaam, es llamado Bosor en 2 Pedro 2:15.Fuentes: el propio texto bíblico · Balaam · Beor
- 2 Pedro llama a Noé un predicador de la justicia y dice que fue preservado entre ocho personas cuando el diluvio vino sobre los impíos del mundo antiguo. El Diccionario Bíblico de Easton lo identifica como hijo de Lamec y nieto de Matusalén, y lo describe como un vínculo entre el mundo antiguo y el nuevo y como el segundo gran progenitor de la familia humana. Registra que vivió quinientos años antes de que nacieran sus tres hijos, Sem, Cam y Jafet.Fuentes: el propio texto bíblico · Noah
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org