Nations Bible

Revelation 3

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu:

Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva. 2Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaŭ mia Dio. 3Memoru do, kiel vi ricevis kaj aŭdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaŭ ŝtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi. 4Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj. 5La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj. 6Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

7Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu:

Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas: 8Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon. 9Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis. 10Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la tero. 11Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon. 12La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon. 13Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

14Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu:

Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio: 15Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. 16Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo. 17Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda; 18mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu. 19Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu. 20Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi. 21Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono. 22Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Letters to Sardis, Philadelphia, and Laodicea

  • Revelation 3 is a set of letters to churches in three cities of Asia Minor. Sardis, the metropolis of Lydia, stood on the river Pactolus at the foot of Mount Tmolus. Philadelphia, a name that means “brotherly love,” lay about twenty-five miles southeast of Sardis, while Laodicea stood on the Lycus, where Phrygia and Lydia meet, about forty miles east of Ephesus.Sources: Sardis · Philadelphia · Laodicea · the Bible text itself
  • Laodicea was first called Diospolis and then Rhoas. It was later named Laodicea after Laodice, the wife of Antiochus II, king of Syria, who rebuilt it. Easton's Bible Dictionary (1897) calls it one of the most important and flourishing cities of Asia Minor and an early leading center of Christianity; in the letter, that church is said to claim that it is rich, has grown wealthy, and needs nothing.Sources: Laodicea · the Bible text itself
  • The letter to Philadelphia speaks of a “synagogue of Satan” and of people who claim to be Jews but whom it calls liars. Satan means “adversary” or “accuser,” and in the New Testament the name is used interchangeably with the devil.Sources: Satan · the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Sardis · 38.488, 28.040 · verses 1, 4
  • Philadelphia · Today: Alaşehir · 38.350, 28.517 · verse 7
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 12
  • Laodicea · Today: Laodicea on the Lycus · 37.836, 29.108 · verse 14

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.