Nations Bible

Revelation 2

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Al la anĝelo de la eklezio en Efeso skribu:

Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj: 2Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj; 3kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne laciĝis. 4Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian unuan amon. 5Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el ĝia loko, se vi ne pentos. 6Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaŭ malamas. 7Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

8Kaj al la anĝelo de la eklezio en Smirna skribu:

Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu fariĝis senviva kaj vivis: 9Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano. 10Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo. 11Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.

12Kaj al la anĝelo de la eklezio en Pergamo skribu:

Tiele diras la portanto de la akra dutranĉa glavo: 13Mi scias, kie vi loĝas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano. 14Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu. 15Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same. 16Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo. 17Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

18Kaj al la anĝelo de la eklezio en Tiatira skribu:

Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno: 19Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj. 20Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn. 21Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco. 22Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj. 23Kaj mi pereigos ŝiajn idojn per morto; kaj ĉiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj. 24Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon. 25Tamen tion, kion vi havas, tenu, ĝis mi venos. 26Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj; 27kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro; 28kaj mi donos al li la matenan stelon. 29Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Messages to the Four Churches

  • Ephesus was the capital of proconsular Asia and bore the Roman title of the first and greatest metropolis of the province. It was famous across the ancient world for its open-air theatre seating 50,000 spectators and for housing the chief shrine and temple of Diana.Sources: Ephesus · the Bible text itself
  • Pergamum, the chief city of Mysia situated near the Caicus River, is described in the letter as the place where Satan's throne sits. The text commends the believers there for maintaining their faith even when Antipas, called a faithful witness, was killed in the city.Sources: Pergamum · Antipas · the Bible text itself
  • Located between Lydia and Mysia, the city of Thyatira was celebrated for its textile dyeing industry, as confirmed by ancient inscriptions mentioning its guild of dyers. In the New Testament, Lydia, a seller of purple-dyed cloth, hailed from this city.Sources: Thyatira · the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Ephesus · 37.939, 27.341 · verse 1
  • Smyrna · Today: Izmir · 38.419, 27.138 · verse 8
  • Pergamum · Today: Pergamon · 39.132, 27.184 · verse 12
  • Thyatira · Today: Akhisar · 38.920, 27.837 · verses 18, 24

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.