Psalms 50
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
Psalmo de Asaf.
Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis,
Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.
2El Cion, la perfektaĵo de beleco,
Dio ekbrilis.
3Nia Dio venas kaj ne silentas;
Fajro ekstermanta estas antaŭ Li,
Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
4Li vokas la ĉielon supre kaj la teron,
Por juĝi Sian popolon:
5Kolektu al Mi Miajn fidelulojn,
Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
6Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon,
Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.
7Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos;
Ho Izrael, Mi atestos pri vi;
Mi estas Dio, via Dio.
8Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos,
Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.
9Mi ne prenos el via domo bovidon,
Nek el viaj kortoj kaprojn:
10Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj,
Miloj da brutoj sur la montoj;
11Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj,
Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.
12Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi,
Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
13Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj,
Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?
14Oferdonu al Dio dankon,
Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.
15Voku Min en la tago de mizero;
Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
16Sed al la malpiulo Dio diris:
Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj
Kaj portas Mian interligon en via buŝo,
17Dum vi malamas moralinstruon
Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
18Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li,
Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
19Vian buŝon vi uzas por malbono,
Kaj via lango plektas falsaĵon;
20Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato,
Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
21Tion vi faris, kaj Mi silentis;
Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi.
Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.
22Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion;
Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
23Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras;
Kaj kiu estas singarda en la vojo,
Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
Did you know?
True Worship and Divine Judgment
- Psalm 50 addresses the purpose of animal sacrifice in ancient Israel. The text emphasizes that God does not rely on offerings of bulls or goats for sustenance, since all creation belongs to Him, but instead calls for genuine thanksgiving, fulfillment of vows, and ethical obedience.Sources: the Bible text itself
- The psalm depicts God speaking from Zion, the hill in Jerusalem where David established his citadel. Zion is described as perfect in beauty, serving as the place from which God summons the heavens and the earth.Sources: Zion · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 2
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org