Nations Bible

Psalms 49

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj;

Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,

2Kaj altrangulo kaj malaltrangulo,

Riĉulo kaj malriĉulo kune.

3Mia buŝo diros saĝaĵon,

Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.

4Mi klinos mian orelon al sentenco;

Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

5Kial mi devus timi en tagoj de malbono,

Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,

6Kiuj fidas sian potencon

Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?

7Fraton tute ne liberigos homo,

Nek donos al Dio elaĉeton por li

8(Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo,

Kaj neniam tio estos),

9Ke li restu viva eterne,

Ke li ne vidu la tombon.

10Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas,

Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas

Kaj lasas al aliaj sian havon.

11Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam,

Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio;

Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.

12Sed homo ne restas longe en honoro;

Li egaliĝas al bruto buĉota.

13Tia estas ilia vojo, ilia espero,

Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

14Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon;

La morto ilin paŝtos;

Kaj matene virtuloj ilin ekposedos,

Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.

15Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol,

Ĉar Li prenos min. Sela.

16Ne timu, kiam homo riĉiĝas,

Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.

17Ĉar mortante li nenion prenos;

Ne iros post li malsupren lia honoro.

18Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado,

Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,

19Tamen li iros al la generacio de siaj patroj,

Kiuj neniam vidos lumon.

20Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton,

Estas egala al bruto buĉota.

Did you know?

The Limits of Wealth and Wisdom

  • Unlike many psalms directed to God in prayer or praise, Psalm 49 opens as an address of universal wisdom to all people, rich and poor alike, setting a riddle and proverb to the music of the harp.Sources: the Bible text itself
  • The psalm meditates on the limits of material wealth, explaining that no amount of riches can pay a ransom to God to prevent death or bodily decay.Sources: the Bible text itself
  • The heading attributes this composition to the sons of Korah, descendants of the Levite who had challenged Moses during the wilderness wandering, who served in Israel's musical tradition.Sources: the Bible text itself · Korah (Levite)

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.