Nations Bible

Psalms 27

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

De David.

La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?

La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

2Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon,

Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.

3Se elpaŝos kontraŭ min armeo,

Mia koro ne ektimos;

Se leviĝos kontraŭ min milito,

Ankaŭ tiam mi havos fidon.

4Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras:

Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo,

Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

5Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono;

Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo;

Sur rokon Li levos min.

6Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;

Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko;

Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

7Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas;

Korfavoru min, kaj respondu al mi.

8De Vi diris al mi mia koro:

Serĉu Mian vizaĝon.

Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.

9Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,

Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon;

Vi estis mia helpo,

Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

10Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis,

Sed la Eternulo min akceptis.

11Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon,

Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.

12Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj;

Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.

13Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo

En la lando de vivantoj!

14Esperu al la Eternulo;

Tenu vin forte, forta estu via koro;

Jes, esperu al la Eternulo.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Confidence in God's Protection and Presence

  • The psalm repeatedly associates divine security with sacred space, portraying God's presence as a shelter, a tent, and a house where the worshiper can gaze upon God's beauty and offer joyful sacrifices with music.Sources: the Bible text itself
  • The threats described range from besieging armies and violent warfare to personal legal peril, specifically false witnesses who rise up breathing violence against the psalmist.Sources: the Bible text itself
  • The expression to seek God's face is central to the psalmist's plea, representing a desire for direct relational communion and favor rather than divine concealment or abandonment.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.