Psalms 139
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.
2Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas;
Vi komprenas mian penson de malproksime.
3Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi,
Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
4Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango,
Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
5De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min
Kaj metis sur min Vian manon.
6Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta;
Mi ĝin ne povas kompreni.
7Kien mi iros for de Via spirito?
Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
8Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie;
Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.
9Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo,
Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
10Ankaŭ tie Via mano min kondukos,
Kaj Via dekstra mano min tenos.
11Se mi diros: Mallumo min kovros,
Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
12Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi,
Kaj la nokto lumas kiel tago;
Mallumo fariĝas kiel lumo.
13Ĉar Vi kreis mian internaĵon,
Formis min en la ventro de mia patrino.
14Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita;
Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj,
Kaj mia animo tion bone konscias.
15Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj,
Kiam mi estis kreata en kaŝiteco,
Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
16Mian embrion vidis Viaj okuloj,
Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj,
Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
17Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio!
Kiel granda estas ilia nombro!
18Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo;
Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.
19Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn,
Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!
20Ili parolas pri Vi malice,
Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
21Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas,
Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.
22Per ekstrema malamo mi ilin malamas;
Ili fariĝis por mi malamikoj.
23Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron;
Provu min kaj sciu miajn pensojn.
24Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo,
Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

Did you know?
God's Complete Knowledge and Presence
- The psalmist uses geographic and cosmic extremes—ascending to the heavens, descending to Sheol (the realm of the dead), flying toward the dawn in the east, or settling by the farthest sea in the west—to illustrate that no place exists beyond God's presence and guidance.Sources: the Bible text itself
- The psalm depicts the creation of human life using the imagery of being knit or woven together in secret within the mother's womb, emphasizing that God observed the unformed body before any of its days existed.Sources: the Bible text itself
- After declaring total separation from the wicked and deceitful, the author concludes by inviting God to thoroughly search his own heart, test his anxieties, and redirect any offensive way toward the everlasting path.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org