Nations Bible

Mark 2

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciiĝis, ke li estas en domo. 2Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton. 3Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj. 4Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo. 5Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 6Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: 7Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? 8Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj? 9Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru? 10Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — li diris al la paralizulo: 11Mi diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 12Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.

13Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin. 14Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan ĉe la impostejo, kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. 15Kaj li sidis ĉe manĝo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin. 16Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li manĝas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj disĉiploj: Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj. 17Kaj aŭdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

18Kaj la disĉiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas? 19Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon, ili ne povas fasti. 20Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj. 21Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. 22Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.

23Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj komencis dum la vojiro deŝiri la spikojn. 24Kaj la Fariseoj diris al li: Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata? 25Kaj li diris al ili: Ĉu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj? 26Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis ĉefpastro, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj? 27Kaj li diris al ili: La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Forgiveness, a Tax Collector, and the Sabbath

  • Capernaum, “Nahum’s town,” was a Galilean city not mentioned in the Old Testament. Easton's Bible Dictionary (1897) says that after Jesus was expelled from Nazareth it became his “own city,” which fits Mark’s report that people heard he was home and packed the house until there was no room even outside the door. Four men then uncovered the roof, made an opening, and lowered a paralyzed man on his mat.Sources: Capernaum · the Bible text itself
  • The man at the tax booth was Levi, son of Alphaeus, a tax collector in Capernaum. Easton's Bible Dictionary (1897) says he had been known as Levi and took the name Matthew—a common Jewish name after the Exile, meaning “gift of God”—possibly in grateful memory of his call. The same day, it says, he gave a great farewell feast for Jesus and his disciples, and probably for many former associates, the gathering Mark describes with tax collectors and sinners.Sources: Matthew · Alphaeus · the Bible text itself
  • Challenged because his disciples picked heads of grain on the Sabbath, Jesus spoke of David entering the house of God and eating the consecrated bread, lawful only for the priests, “during the high priesthood of Abiathar,” and sharing it with his hungry companions. Easton's Bible Dictionary (1897) identifies Abiathar as the son of the high priest Ahimelech, who escaped when his father and the priests of Nob were killed, carried away the ephod, and joined David in the cave of Adullam.Sources: Abiathar · the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.