Nations Bible

Mark 1

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

About this book

About Mark

  • Easton's Bible Dictionary (1897) identifies the evangelist as John, whose surname was Mark. Mark, or Marcus, was his Roman name and gradually replaced the Jewish name John. He was the son of Mary, a woman of some means and influence, was probably born in Jerusalem, where she lived, and was a cousin of Barnabas; of his father, the entry says, nothing is known.Sources: Easton: Mark
  • Easton's Bible Dictionary (1897) does not give a date for the Gospel. It places Mark with Paul and Barnabas on their first journey about A.D. 47 as their attendant, called their minister; he turned back at Perga in Pamphylia, and about three years later Paul refused to take him, which caused a sharp contention with Barnabas. The entry says he was later reconciled, was with Paul during his first imprisonment in Rome, then with Peter in Babylon—at that time and for some centuries afterward one of the chief seats of Jewish learning—and with Timothy in Ephesus.Sources: Easton: Mark
  • Under the Romans in the time of Christ, Judea was the southernmost of the three divisions of Palestine and part of the province of Syria, though the name was sometimes used for Palestine as a whole. Pontius Pilate, the sixth procurator of Judea (A.D. 26–36), had his headquarters at Caesarea but often went up to Jerusalem; his rule covered the ministries of John the Baptist and of Jesus.Sources: Judea · Pontius Pilate
  • The Jews called the region Galil; because its original inhabitants remained there a long time, it was also called Galilee of the Gentiles, and Upper Galilee was distinguished from Lower Galilee to the south. Simon Peter, of Bethsaida on the western coast of the Sea of Galilee, was trained as a fisher, and James and John, sons of Zebedee, also worked as fishermen on that lake.Sources: Galilee · Simon Peter · James (Son of Zebedee) · John the Apostle
  • Easton considers it probable that Mark was converted by Peter in his mother's house in Jerusalem, where Peter, released from prison, found many gathered in prayer, and notes that Peter calls him his son. The same entry also thinks it probable that the young man mentioned in Mark 14:51–52 was Mark himself.Sources: Easton: Mark

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

1La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

2Kiel estas skribite en la profeto Jesaja:

Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,

Kaj li preparos vian vojon;

3Voĉo de krianto en la dezerto:

Pretigu la vojon de la Eternulo,

Rektigu Liajn irejojn;

4venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. 5Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 6Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon. 7Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. 8Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

9Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. 10Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; 11kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

12Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. 13Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.

14Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, 15kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

16Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj. 17Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. 18Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 19Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn. 20Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

21Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. 22Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. 23Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, 24dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. 25Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. 26Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li. 27Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. 28Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.

29Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano. 30Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi; 31kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.

32Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. 33Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo. 34Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.

35Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis. 36Kaj Simon kaj liaj kunuloj elserĉis lin; 37kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Ĉiuj vin serĉas. 38Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis. 39Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.

40Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi. 41Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita. 42Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura. 43Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, 44kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili. 45Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The gospel begins by the Jordan and in Galilee

  • John, who appears in the wilderness preaching a baptism of repentance, was of priestly descent. His father Zacharias was a priest of the course of Abia, and his mother Elisabeth was of the daughters of Aaron; his birth is said to have taken place six months before that of Jesus. His mission is described as the subject of prophecy in Isaiah and Malachi.Sources: John the Baptist · the Bible text itself
  • Simon and his brother Andrew were fishermen from Bethsaida, on the western coast of the Sea of Galilee. Andrew had been a disciple of John the Baptist and had already brought Simon to Jesus; the brothers kept working as fishermen until after John's imprisonment. James and John were sons of Zebedee, a Galilean fisherman of some position in Capernaum who had hired servants of his own; they left him in the boat with those men.Sources: Simon Peter · Andrew · Zebedee · the Bible text itself
  • The Sea of Galilee, also called the Sea of Tiberias, is about twelve and a half miles long and from four to seven and a half miles wide, and its surface lies 682 feet below the Mediterranean. Jesus came to be baptized from Nazareth in Galilee, a town not mentioned in the Old Testament and the home of Joseph and Mary. Under the Romans, Judea was the southernmost of the three divisions of Palestine, and people went out to John from Jerusalem and the countryside of Judea.Sources: Sea of Galilee · Nazareth · Judea · the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 5
  • Jordan · Today: Jordan River · 31.761, 35.558 · verses 5, 9
  • Judea · Today: Judea 1 · 31.777, 35.234 · verse 5
  • Galilee · 32.760, 35.527 · verses 9, 14, 28, 39
  • Nazareth · 32.702, 35.298 · verses 9, 24
  • Sea of Galilee · 32.819, 35.590 · verse 16

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.