Ecclesiastes 11
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Elsendu vian panon sur la akvon; ĉar post longa tempo vi ĝin retrovos. 2Donu parton al sep, kaj eĉ al ok, ĉar vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero. 3Kiam la nuboj pleniĝos, ili verŝos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aŭ norden, ĝi tie restos, kien ĝi falis. 4Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos. 5Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu ĉion faras. 6Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ egale estos bonaj. 7Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon. 8Ĉar se eĉ multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.
9Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin al juĝo. 10Tial forpelu malĝojon de via koro, kaj forigu malagrablaĵon de via korpo; ĉar la infaneco kaj la juneco estas vantaĵo.
Did you know?
Action in the Face of Uncertainty
- The author uses agricultural imagery to address uncertainty, warning that someone who constantly waits for ideal wind or weather will never sow or reap. Instead, the passage urges persistent diligence from morning until evening, since humans cannot know which effort will succeed.Sources: the Bible text itself
- The chapter balances the enjoyment of life with awareness of its limits. Readers are encouraged to rejoice in their youth and appreciate the light of day, while remaining mindful that youth is fleeting, days of darkness come, and God will evaluate every action.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org