Nations Bible

Ecclesiastes 10

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo. 2La koro de saĝulo estas ĉe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsaĝulo ĉe lia maldekstra. 3Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas malsaĝulo. 4Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn. 5Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro, venanta de la reganto: 6senscieco estas metata tre alte, kaj la riĉuloj sidas malalte. 7Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj. 8Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento. 9Kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi. 10Se malakriĝis la hakilo, kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe. 11Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto. 12Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas. 13La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo. 14Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li? 15Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo. 16Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue! 17Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni! 18De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo. 19Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio. 20Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Wisdom, Folly, and Governance

  • The chapter uses vivid imagery from ancient daily life—such as dead flies spoiling perfumed oil, snakes nesting in stone walls, and dull iron axes requiring extra physical effort—to demonstrate how small missteps or a lack of practical skill can undo substantial work.Sources: the Bible text itself
  • The author contrasts good and poor leadership, noting that a nation suffers when its king is young or incompetent and its leaders feast in the morning rather than governing with self-control.Sources: the Bible text itself
  • The warning that a bird of the air might carry words spoken against a ruler in private bedrooms reflects an ancient awareness of court informants and the political danger of unguarded speech.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.