Deuteronomy 34
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan, 2kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro, 3kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar. 4Kaj la Eternulo diris al li: Jen estas la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos. Mi vidigis ĝin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros. 5Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laŭ la diro de la Eternulo. 6Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraŭ Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ. 7Kaj Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakriĝis lia okulo, kaj ne malaperis lia freŝeco. 8Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo. 9Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de saĝeco, ĉar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj aŭskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 10Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo; 11koncerne ĉiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super ĉiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando, 12kaj koncerne la tutan potencon, kaj ĉiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaŭ la okuloj de la tuta Izrael.

Did you know?
The Death of Moses
- Moses ascends Mount Nebo, a summit of the Pisgah ridge located east of the Dead Sea and the Jordan River. From this vantage point facing Jericho, he is shown a panoramic view of the entire territory promised to the descendants of Abraham, Isaac, and Jacob.Sources: Mount Nebo · Pisgah · Jericho · the Bible text itself
- Moses dies at 120 years of age with his eyesight and vitality undiminished, and is buried in a valley in Moab opposite Beth-peor at a site intentionally left unknown. In keeping with ancient mourning customs, the Israelites observe thirty days of lamentation for him in the plains of Moab.Sources: the Bible text itself · Lifetime of Moses
- Leadership passes smoothly to Joshua, whom Moses had commissioned by laying hands on him, imparting the spirit of wisdom. The book closes with an epilogue celebrating Moses' unique standing as a prophet who knew the Lord face to face and performed unprecedented wonders in Egypt.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Gilead · Today: Gilead 1 · 32.187, 35.692 · verse 1
- Jericho · Today: Tell es Sultan · 31.872, 35.445 · verses 1, 3
- Moab · Today: Moab 2 · 31.840, 35.674 · verses 1, 8
- Great Sea · Today: Mediterranean Sea · 31.805, 34.170 · verse 2
- City of Palms · Today: Tell es Sultan · 31.872, 35.445 · verse 3
- Negeb · 31.245, 34.841 · verse 3
- Valley of Jericho · 31.872, 35.445 · verse 3
- Moab · Today: Moab 1 · 31.181, 35.701 · verses 5, 6
- Egypt · 30.129, 31.308 · verse 11
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org