Deuteronomy 33
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaŭ sia morto. 2Li diris:
La Eternulo venis de Sinaj
Kaj eklumis al ili de Seir;
Li ekbrilis de la monto Paran
Kaj venis el milmiloj da sanktuloj;
Ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili.
3Vere Li amas la popolojn;
Ĉiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano;
Kaj ili falis antaŭ Viaj piedoj,
Por aŭskulti Viajn vortojn.
4Instruon transdonis al ni Moseo,
Heredaĵon por la komunumo de Jakob.
5Kaj li fariĝis reĝo en Jeŝurun,
Kiam kunvenis la ĉefoj de la popolo,
Kune la triboj de Izrael.
6Vivu Ruben, kaj li ne mortu;
Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.
7Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris:
Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda,
Kaj alkonduku lin al lia popolo;
Per siaj manoj li sin defendos,
Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj.
8Kaj pri Levi li diris:
Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro,
Kiun Vi elprovis en Masa,
Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco;
9Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino:
Mi ne vidis ilin;
Kiu ne rekonis siajn fratojn
Kaj ne konis siajn filojn:
Ĉar ili observis Viajn dirojn
Kaj gardis Vian interligon;
10Ili instruu Viajn leĝojn al Jakob
Kaj Vian instruon al Izrael;
Ili metu incenson antaŭ Vian vizaĝon,
Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
11Benu, ho Eternulo, lian forton,
Kaj favoru la faron de liaj manoj;
Frapu la lumbon de tiuj, kiuj leviĝas kontraŭ lin,
Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu releviĝi.
12Pri Benjamen li diris:
La amato de la Eternulo loĝos sendanĝere ĉe Li;
Li protektas lin ĉiutage,
Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.
13Kaj pri Jozef li diris:
Benita de la Eternulo estas lia tero,
Per donoj de la ĉielo, per roso,
Kaj per la profundaĵo, kuŝanta malsupre,
14Kaj per donoj, produktataj de la suno,
Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,
15Kaj per la plejbonaĵoj de la antikvaj montoj,
Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,
16Kaj per la donoj de la tero kaj de ĝia abundeco.
Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetaĵo,
Venu sur la kapon de Jozef
Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.
17Lia unuenaskita bovido estas belega,
Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo;
Per ili li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero.
Tio estas la dekmiloj de Efraim,
Tio estas la miloj de Manase.
18Kaj pri Zebulun li diris:
Ĝoju, Zebulun, ĉe via eliro;
Kaj Isaĥar, en viaj tendoj.
19La popolojn ili vokas sur la monton;
Tie ili oferbuĉas oferojn de justeco;
Ĉar ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro,
Kaj per trezoroj, kaŝitaj en la sablo.
20Kaj pri Gad li diris:
Benata estu la disvastiganto de Gad;
Kiel leono li kuŝas,
Kaj li disŝiras brakon kune kun la verto.
21Li elrigardis al si komencaĵon,
Ĉar tie la leĝdonanto destinis por li parton;
Kaj li venis kun la ĉefoj de la popolo,
Plenumis la justecon de la Eternulo
Kaj Liajn decidojn pri Izrael.
22Kaj pri Dan li diris:
Dan estas juna leono,
Kiu elsaltas el Baŝan.
23Kaj pri Naftali li diris:
Naftali estas sata de favoro
Kaj plena de beno de la Eternulo;
Okcidenton kaj sudon li posedu.
24Kaj pri Aŝer li diris:
Benita inter la filoj estas Aŝer;
Li estu amata de siaj fratoj,
Kaj li trempu en oleo sian piedon;
25Fero kaj kupro estu viaj rigliloj;
Kaj dum via tuta vivo daŭru via bonstato.
26Ne ekzistas simila al Dio, ho Jeŝurun,
Kiu sidas en la ĉielo por via helpo,
En Sia majesto en la nuboj.
27La Dio antikva estas loĝejo,
Kaj malsupre estas brakoj eternaj.
Kaj Li forpelis de antaŭ vi la malamikon,
Kaj diris: Ekstermu.
28Kaj Izrael loĝas sendanĝere, sola;
La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto,
Kaj lia ĉielo gutigas roson.
29Feliĉa vi estas, ho Izrael!
Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo,
La ŝildo de via helpo kaj la glavo de via gloro?
Flatos vin viaj malamikoj,
Kaj vi paŝados sur iliaj altaĵoj.

Did you know?
Moses’ Final Blessing on the Tribes
- The poem opens with a vivid description of God appearing from the southern wilderness, explicitly naming Sinai, Seir, and Mount Paran to portray the Lord dawning like the sun over his gathered people.Sources: the Bible text itself · Sinai · Seir · Mount Paran
- The blessing for the tribe of Levi emphasizes their sacred duties: consulting the Urim and Thummim, offering incense and burnt offerings at the altar, and teaching God’s ordinances and laws to the assembly of Israel.Sources: the Bible text itself · Massah · Meribah (of Horeb)
- Joseph’s blessing anticipates great fertility and military strength, specifically mentioning both Ephraim and Manasseh, the two tribal lineages descended from Joseph’s sons born in Egypt.Sources: the Bible text itself · Joseph (son of Jacob) · Ephraim · Manasseh (son of Joseph)
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Meribah · Today: Ain el Qudeirat · 30.648, 34.422 · verse 2
- Meribah · Today: within 500 m of Wadi Rufaiyil · 28.623, 33.880 · verse 8
- Bashan · 32.781, 35.935 · verse 22
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org