Acts 28
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj kiam ni saviĝis, tiam ni sciiĝis, ke la insulo estas nomata Melita. 2Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco. 3Sed kiam Paŭlo kolektis faskon da vergoj kaj metis ĝin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkroĉiĝis al lia mano. 4Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia: Sendube ĉi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li saviĝis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi. 5Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon. 6Sed ili atendis, ke li ŝvelos aŭ falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili ŝanĝis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.
7Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn. 8Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin. 9Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj; 10ĉi tiuj ankaŭ honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili surŝipigis ĉion, kion ni bezonis.
11Kaj post tri monatoj ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo; kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj. 12Kaj albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn. 13Kaj de tie ni ĉirkaŭiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli, 14kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo. 15Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis.
16Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.
17Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili: Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj, 18kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton. 19Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion. 20Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon. 21Kaj ili diris al li: Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan. 22Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi.
23Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero. 24Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis. 25Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton: Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj, 26dirante:
Iru al tiu popolo, kaj diru:
Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos;
Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
27Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis,
Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare,
Kaj siajn okulojn ili fermis,
Por ke ili ne vidu per siaj okuloj,
Kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj,
Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro,
Kaj por ke ili ne konvertiĝu,
Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.
28Certiĝu do al vi, ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos. 29Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.
30Kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li, 31predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.

Did you know?
From Shipwreck on Malta to Rome
- The island the travelers learned was called Malta is the Mediterranean island also known as Melita, modern Malta. Easton's Bible Dictionary (1897) says it was first colonized by Phoenicians, whom it identifies with the “barbarians” of Acts 28:2, and that the Greeks took it in 736 B.C., after which it passed to the Carthaginians. Paul and his companions remained there three months, until the stormy season had passed.Sources: Melita · Publius · the Bible text itself
- Nearby stood an estate belonging to Publius, the chief official of the island, who welcomed the shipwrecked party and entertained them hospitably for three days. Easton's Bible Dictionary (1897) notes that some suppose the Greek word protos, rendered “chief man,” was properly a Maltese term, the official title of the governor.Sources: Publius · the Bible text itself
- After three months they set sail in an Alexandrian ship that had wintered on the island. They stayed three days at Syracuse, on the south-east coast of Sicily, which Easton's Bible Dictionary (1897) describes as distinguished for its size and splendor; then they came to Rhegium, on the Strait of Messina, and to Puteoli, which that dictionary describes as the great port for Alexandrian grain ships, about 170 miles from Rome. From Puteoli they continued toward Rome by the Appian Way, and brothers traveled as far as the Forum of Appius and the Three Taverns to meet them.Sources: Syracuse · Rhegium · Puteoli · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Malta · 35.933, 14.412 · verse 1
- Alexandria · 31.183, 29.896 · verse 11
- Syracuse · 37.064, 15.293 · verse 12
- Puteoli · Today: Pozzuoli · 40.826, 14.121 · verse 13
- Rhegium · Today: Reggio Calabria · 38.109, 15.644 · verse 13
- Rome · 41.892, 12.485 · verses 14, 15, 16, 30
- Forum of Appius · Today: Forum Appii · 41.466, 12.998 · verse 15
- Three Taverns · 41.562, 12.874 · verse 15
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 17
- Judea · Today: Judea 1 · 31.777, 35.234 · verse 21
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org