Acts 27
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj kiam estis decidite, ke ni ŝipiru al Italujo, oni transdonis Paŭlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Aŭgusta kohorto. 2Kaj enirinte en ŝipon el Adramitio, veturontan al la lokoj ĉe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko. 3Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Paŭlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refreŝiĝi. 4Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la ŝirmo de Kipro, ĉar la ventoj estis kontraŭaj. 5Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio. 6Kaj la centestro, trovinte tie ŝipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en ĝin. 7Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (ĉar la vento ne permesis al ni atingi ĝin), ni veturis sub la ŝirmo de Kreto, apud Salmone; 8kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.
9Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojaĝo jam fariĝis danĝera, ĉar jam pasis la Fasto, Paŭlo avertis ilin, 10dirante al ili: Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojaĝo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la ŝarĝo kaj de la ŝipo, sed ankaŭ de niaj vivoj. 11Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo. 12Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri. 13Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime. 14Sed post mallonga tempo atakis nin el ĝi uragana vento, kiu estas nomata Eŭrakilo; 15kaj kiam la ŝipo estis kaptita kaj ne povis kontraŭstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj. 16Kaj kurinte sub la ŝirma flanko de insuleto, nomata Kaŭda, ni kun granda klopodo apenaŭ povis savi la boaton; 17kaj suprenlevinte ĝin, oni uzis helpilojn, por subzoni la ŝipon; kaj timante, ke ni estos ĵetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj. 18Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis elĵetadon; 19kaj la trian tagon oni elĵetis per siaj propraj manoj la ekipaĵon de la ŝipo. 20Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda ĉirkaŭis nin, fine ĉia espero pri nia savo estis forprenita. 21Kaj kiam ili jam de longe nenion manĝis, Paŭlo, stariĝinte meze de ili, diris: Ho viroj, vi devis aŭskulti min, kaj ne ŝipiri el Kreto, kaj ne suferi ĉi tiun difekton kaj perdon. 22Kaj nun mi admonas vin esti kuraĝaj; ĉar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la ŝipo. 23Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, 24dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi. 25Tial, viroj, kuraĝu; ĉar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi. 26Tamen ni devas esti ĵetitaj sur ian insulon.
27Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando; 28kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn. 29Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili ĵetis kvar ankrojn el la ŝiplmalantaŭo, kaj preĝis, ke tagiĝu. 30Kaj kiam la maristoj serĉis rimedon forkuri el la ŝipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antaŭo, 31Paŭlo diris al la centestro kaj la soldatoj: Se ĉi tiuj ne restos en la ŝipo, vi ne povas saviĝi. 32Tiam la soldatoj detranĉis la ŝnurojn de la boato, kaj lasis ĝin defali. 33Sed ĝis venis la tagiĝo, Paŭlo petis ĉiujn, ke ili prenu iom da nutraĵo, kaj li diris: La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas, preninte nenion. 34Tial mi petas vin preni nutraĵon, ĉar ĉi tio koncernas vian savon; ĉar eĉ unu haro ne pereos el la kapo al vi ĉiuj. 35Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi. 36Tiam ili ĉiuj kuraĝiĝis, kaj ankaŭ mem prenis nutraĵon. 37Kaj ni ĉiuj en la ŝipo estis ducent sepdek ses animoj. 38Kaj manĝinte ĝissate, ili malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron. 39Kaj kiam plene tagiĝis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablaĵo, kaj ili konsiliĝis inter si, ĉu ili povos surpeli sur ĝin la ŝipon. 40Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili sin direktis al la sablaĵo. 41Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon; kaj la antaŭo fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la forto de la ondoj. 42Kaj fariĝis intenco ĉe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnaĝu kaj forkuru. 43Sed la centestro, dezirante savi Paŭlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas naĝi, forĵetu sin unuaj kaj iru al la tero; 44kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la ŝipo. Kaj tiamaniere ĉiuj saviĝis sur la teron.

Did you know?
Storm and Shipwreck on the Way to Rome
- Paul and the other prisoners did not sail straight to Italy. At Caesarea they boarded a ship of Adramyttium, a city on the coast of Mysia in Asia Minor, bound for ports along the coast of Asia, a name Easton's Bible Dictionary takes in this verse as probably Asia Minor, and that ship carried them only as far as Myra in Lycia. There the centurion put them aboard an Alexandrian ship sailing for Italy; the dictionary notes that it was rare for a ship to sail from any port of Palestine direct to Italy.Sources: Adramyttium · Asia · the Bible text itself
- The prisoners were handed over to Julius, a centurion of the Imperial Regiment. Easton's Bible Dictionary identifies him as centurion of the Augustan cohort, or the emperor's body-guard, and describes his courteous regard for Paul. At Sidon, about twenty-five miles north of Tyre, he let Paul visit friends and receive care; later he blocked the soldiers' plan to kill the prisoners so that Paul's life would be spared.Sources: Julius · Sidon · the Bible text itself
- After Cnidus the ship worked along Crete, one of the largest islands in the Mediterranean, about 140 miles long and 35 broad, which Paul visited on this voyage to Rome. The account says the voyage had already become dangerous because it was after the Fast, and Fair Havens was unsuitable for wintering. One chronology dates the start of the journey to Rome to AD 56 and the shipwreck in the storm to AD 57.Sources: Crete · Journey to Rome begins · Paul is shipwrecked by a storm · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Italy · 41.892, 12.485 · verses 1, 6
- Adramyttium · Today: Oren · 39.501, 26.933 · verse 2
- Asia · 38.400, 28.300 · verse 2
- Thessalonica · Today: Thessaloniki · 40.638, 22.946 · verse 2
- Sidon · Today: Sandikli archaeological site in Sidon · 33.561, 35.372 · verse 3
- Cyprus · 35.000, 33.000 · verse 4
- Cilicia · 36.913, 34.892 · verse 5
- Lycia · 36.733, 29.900 · verse 5
- Myra · 36.259, 29.985 · verse 5
- Pamphylia · 37.000, 31.000 · verse 5
- Alexandria · 31.183, 29.896 · verse 6
- Cnidus · 36.686, 27.375 · verse 7
- Crete · 35.310, 24.893 · verses 7, 8, 12, 13, 14, 21
- Salmone · Today: Cape Sideros · 35.316, 26.312 · verse 7
- Fair Havens · Today: Kaloi Limenes · 34.930, 24.800 · verses 8, 12
- Lasea · Today: Lasaea · 34.941, 24.811 · verse 8
- Cauda · Today: Gavdos · 34.833, 24.083 · verse 16
- Syrtis · Today: Sidra · 31.500, 18.000 · verse 17
- Adriatic Sea · Today: Adriatic and Ionian Seas · 38.000, 19.000 · verse 27
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org