Cântico dos Cânticos 2
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Mi estas la lilio de Ŝaron,
La rozo de la valoj.
2Kiel rozo inter la dornoj,
Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.
3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj,
Tiel estas mia amato inter la junuloj.
Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis;
Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
4Li enkonduku min en vindomon,
Kaj lia standardo super mi estu la amo.
5Plifortigu min per vinberkuko,
Refreŝigu min per pomsuko;
Ĉar mi estas malsana de amo.
6Lia maldekstra mano estu sub mia kapo,
Lia dekstra ĉirkaŭprenu min.
7Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem,
Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo:
Ne veku nek sendormigu la amatinon,
Ĝis ŝi mem volos.
8Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas,
Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj.
9Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo.
Ho, jen li staras post nia muro,
Rigardante tra la fenestro,
Sin montrante ĉe la krado.
10Mia amato vokas, li parolas al mi:
Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu;
11Ĉar la vintro jam forpasis,
La pluvo pasis kaj malaperis;
12La floroj jam estas sur la tero;
La kantosezono jam alvenis,
Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando;
13La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn,
La vinbertrunkoj siajn vinberetojn,
Kiuj jam bonodoras.
Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.
14Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo,
Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon;
Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.
15Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn,
La detruantojn de la vinberĝardenoj,
Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas.
16Mia amato apartenas al mi,
Kaj mi apartenas al li,
Kiu paŝtas inter la rozoj.
17Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros,
Turnu vin, ho amato, similiĝu al gazelo aŭ al cervo
Sur la montoj de aromaĵoj.

Você sabia?
A Primavera e o Despertar do Amor
- Sarom era uma planície costeira fértil que se estendia entre o Mar Mediterrâneo e a região montanhosa a oeste de Jerusalém, celebrada por sua beleza e vegetação, inspirando imagens como a rosa de Sarom.Fontes: Saron · o próprio texto bíblico
- O poema retrata a chegada da primavera por meio de mudanças na natureza rural, como o fim das chuvas de inverno, o arrulhar das rolas, o amadurecimento dos figos e as videiras em flor que precisavam de proteção contra raposas.Fontes: o próprio texto bíblico
- A jovem se dirige repetidamente às filhas de Jerusalém, expressando suas advertências sobre o amor com base em animais selvagens dos campos, como gazelas e corças.Fontes: Jerusalem · o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org