Romanos 8
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo. 2Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto. 3Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; 4por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito. 5Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito. 6Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco; 7ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei; 8kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio. 9Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia. 10Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco. 11Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.
12Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno; 13ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos. 14Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. 15Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro. 16La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio; 17kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
18Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni. 19Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. 20Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, 21ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. 22Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun. 23Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. 24Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? 25Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.
26Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj; 27kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio. 28Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono. 29Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.
31Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? 32Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li? 33Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto; 34kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni. 35Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? 36Kiel estas skribite:
Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage;
Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
37Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. 38Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, 39nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Você sabia?
Nenhuma condenação e o Espírito da vida
- Romanos 8 começa dizendo que agora não há condenação para os que estão em Cristo Jesus. O texto contrapõe a lei do Espírito da vida, que os liberta, à lei do pecado e da morte. O que a lei não pôde fazer, por estar enfraquecida pela carne, o capítulo afirma que Deus fez ao enviar o próprio Filho na semelhança de homem pecador, como oferta pelo pecado.Fontes: o próprio texto bíblico
- O capítulo diz que todos os que são guiados pelo Espírito de Deus são filhos de Deus. Eles não receberam um espírito de escravidão que os devolva ao medo, mas o Espírito de filiação, pelo qual clamam: "Aba, Pai!" O próprio Espírito testemunha com o espírito deles que são filhos de Deus e, portanto, herdeiros de Deus e coerdeiros com Cristo, se de fato sofrem com ele para também serem glorificados com ele.Fontes: o próprio texto bíblico
- O capítulo une três tipos de gemido. Toda a criação geme junta em dores de parto, enquanto os que têm as primícias do Espírito gemem interiormente, à espera da adoção como filhos, a redenção do corpo. Do mesmo modo, o Espírito os ajuda na fraqueza: eles não sabem como devem orar, mas o Espírito intercede por eles com gemidos profundos demais para serem postos em palavras.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org