Apocalipse 5
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantaŭe, sigelitan per sep sigeloj. 2Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn? 3Kaj neniu en la ĉielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aŭ rigardi ĝin. 4Kaj mi multe ploris, ĉar troviĝis neniu inda malfermi la libron, aŭ ĝin rigardi; 5kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn. 6Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron. 7Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono. 8Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj. 9Kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio, 10kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero. 11Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; 12dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. 13Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. 14Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.
Você sabia?
O Cordeiro digno de abrir o rolo
- Um dos anciãos diz ao narrador, que chorava, que não chore, porque o Leão da tribo de Judá, a Raiz de Davi, triunfou para abrir o rolo e os seus sete selos. O verbete sobre Davi o chama de Amado e o identifica como o oitavo filho e o caçula de Jessé, cidadão de Belém, que cuidava das ovelhas de seu pai nas terras altas de Judá.Fontes: o próprio texto bíblico · David
- O que se vê em seguida não é um leão, mas um Cordeiro que parecia ter sido morto, de pé no centro do trono, com sete chifres e sete olhos. A própria visão diz que esses chifres e olhos representam os sete Espíritos de Deus enviados a toda a terra.Fontes: o próprio texto bíblico
- Quando o Cordeiro toma o rolo, os quatro seres viventes e os vinte e quatro anciãos se prostram diante dele; cada um tem uma harpa, e eles seguram taças de ouro cheias de incenso, que a passagem identifica como as orações dos santos. O cântico novo diz que ele foi morto e que, pelo seu sangue, comprou para Deus os que vêm de toda tribo, língua, povo e nação.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org