Apocalipse 20
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. 2Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, 3kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.
4Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn. 5La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo. 6Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn.
7Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo, 8kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9Kaj ili supreniris laŭlarĝe de la tero kaj ĉirkaŭis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la ĉielo, kaj ekstermis ilin. 10Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne.
11Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi, antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis loko por ili. 12Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj. 13Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. 14Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto — la fajra lago. 15Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon.
Você sabia?
Os mil anos e o grande trono branco
- A figura amarrada por mil anos é chamada de dragão, antiga serpente, diabo e Satanás. Satanás significa adversário ou acusador, e no Novo Testamento o nome é usado como equivalente de Diabolos, ou o diabo; o Dicionário Bíblico de Easton (1897) observa que ele também é chamado de dragão e de antiga serpente em Apocalipse 12:9 e 20:2.Fontes: Satan · o próprio texto bíblico
- Quando os mil anos se completam, as nações reunidas para a batalha recebem o nome de Gogue e Magogue. Em Gênesis, Magogue é o segundo dos filhos de Jafé; em Ezequiel, Gogue lidera um exército hostil vindo da terra do norte, e Magogue é uma nação que o Dicionário Bíblico de Easton (1897) descreve como provavelmente um povo cita ou tártaro, cavaleiros hábeis e peritos no arco.Fontes: Magog · Gog · o próprio texto bíblico
- Jerônimo, citado pelo Dicionário Bíblico de Easton (1897), entendia Magogue como nações citas, ferozes e inumeráveis, que viviam além do Cáucaso e do lago Maeotis, perto do mar Cáspio e até a Índia. O mesmo verbete trata a visão de Gogue e Magogue em Apocalipse 20:8 como, em substância, um novo anúncio da profecia de Ezequiel, e considera insatisfatórias e inadequadas as ligações propostas com as guerras dos Macabeus contra Antíoco, com os caldeus ou com os turcos.Fontes: Magog · Magog · Gog
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Gog · Hoje: Lydia · 38.488, 28.040 · versículo 8
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org