Nations Bible

Apocalipse 16

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj: Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.

2Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo.

3Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro.

4Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango. 5Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis; 6ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas. 7Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj.

8Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro. 9Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

10Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego, 11kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.

12Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo. 13Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto; 14ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca. 15(Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.) 16Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-Magedon.

17Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante: Fariĝis! 18kaj okazis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda. 19Kaj la granda urbo disiĝis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero. 20Kaj ĉiu insulo forflugis, kaj la montoj ne troviĝis. 21Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; ĉar ĝia plago estas treege granda.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

As sete taças da ira

  • O nome Armagedom aparece somente em Apocalipse 16:16, onde os reis se reúnem para a batalha; a Revised Version inglesa grafa Har-Magedon. O Easton's Bible Dictionary (1897) diz que a palavra significa propriamente monte de Megido e a trata como nome simbólico desse campo de batalha, imagem sugerida pelo grande campo de batalha do Antigo Testamento, a planície de Esdrelão.Fontes: Armageddon · o próprio texto bíblico
  • A sexta taça é derramada sobre o grande rio Eufrates, e a água seca para preparar o caminho dos reis do Oriente. O Easton's Bible Dictionary deriva o nome grego Eufrates do persa Ufratush, com o sentido de água doce, e observa que o nome assírio significa a corrente ou a grande corrente. Na Bíblia, esse rio muitas vezes é chamado simplesmente de o rio (Êxodo 23:31) ou de o grande rio (Deuteronômio 1:7).Fontes: Euphrates · o próprio texto bíblico
  • Quando a sétima taça é derramada, o texto diz que Deus se lembrou da grande Babilônia. O Easton's Bible Dictionary identifica Babilônia como a forma grega de Babel, a partir do nome semítico Babilu, a Porta de Deus, cidade que ficava às margens do Eufrates, cerca de duzentas milhas acima do ponto em que o rio encontra o Tigre.Fontes: Babylon · o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • East · Hoje: region around Amman · 31.955, 35.934 · versículo 12
  • Euphrates · Hoje: Euphrates River · 31.004, 47.442 · versículo 12
  • Babylon · Hoje: Rome · 41.892, 12.485 · versículo 19

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.