Salmos 94
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Dio de venĝo, ho Eternulo,
Dio de venĝo, aperu!
2Leviĝu, Juĝanto de la tero;
Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
3Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo,
Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
4Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon;
Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
5Vian popolon, ho Eternulo, ili premas,
Kaj Vian heredon ili turmentas.
6Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas,
Kaj orfojn ili buĉas.
7Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas,
Kaj la Dio de Jakob ne scias.
8Komprenu, senprudentuloj en la popolo;
Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
9Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon?
Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
10Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj,
Kiu instruas al homo scion?
11La Eternulo scias la pensojn de homo,
Ke ili estas vantaj.
12Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas,
Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
13Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj,
Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
14Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon,
Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
15Ĉar juĝo revenos al vero,
Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
16Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj?
Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
17Se la Eternulo ne estus mia helpanto,
Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
18Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas,
Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
19Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj,
Viaj konsoloj karesas mian animon.
20Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco,
Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
21Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo,
Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
22Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo;
Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
23Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj,
Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos;
Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.
Você sabia?
Salmo 94: Um Clamor Contra a Injustiça e o Poder Corrupto
- O salmo destaca a opressão sofrida pela viúva, pelo estrangeiro e pelo órfão, que são visados pelos ímpios. Esses três grupos representavam as pessoas mais vulneráveis na sociedade de Israel, pois não tinham apoio social ou jurídico para se defenderem.Fontes: o próprio texto bíblico
- Para refutar a alegação arrogante de que Deus não vê a maldade, o salmista recorre à criação. O argumento afirma que o Criador que moldou os ouvidos e os olhos humanos não pode carecer da capacidade de ouvir, ver e julgar as ações humanas.Fontes: o próprio texto bíblico
- O salmo confronta a injustiça institucional ao condenar um trono corrupto que arquiteta a maldade por meio de decretos. Isso se refere a governantes e juízes ímpios que usavam a autoridade legal e os tribunais para condenar inocentes à morte.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org