Salmos 66
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
Al la ĥorestro. Kanto-psalmo.
Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.
2Muziku la gloron de Lia nomo,
Faru honoron al Lia gloro.
3Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj!
Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
4La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi,
Kantas Vian nomon. Sela.
5Venu, kaj rigardu la farojn de Dio,
Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
6Li faris el maro sekan teron;
Riveron oni transpaŝis piede;
Tie ni ĝojis pro Li.
7Li regas per Sia potenco eterne;
Liaj okuloj rigardas la popolojn;
La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
8Laŭdu, ho popoloj, nian Dion,
Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9Li donis vivon al nia animo,
Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10Ĉar Vi esploris nin, ho Dio;
Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
11Vi enirigis nin en kaptilon,
Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
12Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj;
Ni trapasis fajron kaj akvon,
Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
13Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj;
Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
14Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo,
Kiam mi estis en premo.
15Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj;
Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
16Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion;
Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
17Al Li mi vokis per mia buŝo,
Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
18Se mi vidus maljustaĵon en mia koro,
Mia Sinjoro min ne aŭskultus;
19Sed Dio aŭskultis,
Li atentis la voĉon de mia preĝo.
20Glorata estu Dio,
Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Você sabia?
Louvor pelo Livramento e Votos Cumpridos
- O Salmo 66 transita do louvor comunitário que celebra o livramento histórico de Israel, como a travessia do mar em terra seca, para um testemunho pessoal de oração respondida e gratidão.Fontes: o próprio texto bíblico
- O salmo usa a imagem do refinamento da prata ao lado de experiências com redes, fardos pesados, fogo e água para descrever como as provações conduziram a comunidade a um lugar de fartura.Fontes: o próprio texto bíblico
- No antigo culto israelita, as pessoas frequentemente faziam votos solenes a Deus em tempos de aflição, prometendo sacrifícios específicos de animais, como carneiros, novilhos e bodes, assim que o livramento fosse concedido.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org